Esperanta Civito

La unua originala romano en esperanto


Antaŭ cent jaroj aperis ĉe Hachette 500-paĝa volumeto: Kastelo de Prelongo, la unua romano originale verkita en esperanto. Ĝia aŭtoro, Henri Vallienne, estis, laŭ atesto de Carlo Bourlet, alt-kreska, fortika, larĝŝultra viro, kun sufiĉe longaj haroj kaj barbo, griznigraj, akrevidantaj okuloj, severa mieno. En tiu korpo de mezepoka kavaliro batis plej sentema kaj bona koro, en tiu kapo de kaperisto loĝis cerbo de altpensema scienculo.

Bedaŭrinde la portreto ne plu aktualis en aprilo 1905. Apenaŭ 50-jara, pro subita kormalsano D-ro Vallienne ne povis plu lasi sian apogseĝon, kaj vivis ankoraŭ 43 monatojn kvazaŭ en prizono. Sed dum tiu tempo, ĝis la morto 1 decembro 1908, li publikigis la plenan tradukon de Eneido, la tradukon de Manon el Prévost kaj du romanojn, la unuajn en nia literaturo.

Tial, en kurioza koincido, du kuracistoj iĝis la plej famaj originalaj verkistoj en esperanto: Lazaro Ludoviko Zamenhof poezie kaj Henri Vallienne proze. Kontraŭpeze al du tradukistoj: Grabowski poezie kaj Kabe proze, ankaŭ ĉi-lasta kuracisto, eĉ okulkuracisto kiel la Majstro. Cetere, ĉi tiu tradicio (tipe orienteŭropa) de la kuracisto kiel eksterordinara intelektulo kaj eĉ literaturisto ricevos ĉe ni la plej aŭtoritatan konfirmon per la figuro de Kálmán Kalocsay.

Kastelo de Prelongo (same kiel la dua, Ĉu li?) estas tipe felietona romano. Tamen ĝi neniam aperis felietone. Okaze de ĝia centa datreveno, Heroldo de Esperanto republikigas ĝin tra dek ok numeroj (kiom la ĉapitroj de la verko), en alterno de eltiraĵoj kaj resumoj laŭ selekto de Perla Martinelli.

Pri la unua romano en esperanto vi povos legi recenzan eseon de Giorgio Silfer en unu el la venontaj numeroj de Literatura Foiro.

[HeKo 331 4-B, 9 jun 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0175 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0444 s s 
  Total: 0.0619 s s