Esperanta Civito

La Kapitulo kunvenos ĉi-semajne


La Kapitulo de la Esperanta Civito havos ĉi-semajne sian unuan kunvenon post la lasta parlamenta sesio, sub la prezido de la Konsulo.

En la tagordo, krom diversaj komunikoj, elstaras tri punktoj. La unua estas la nomumo de la vickonsulo pri klerigado: la kandidato estas virino, per kio la Esperanta Civito plu konfirmas sian alvokiĝon al seksa egalrajteco, kun duono de la estraro konsistonta el virinoj.

La dua temo koncernas la akordoprotokolon kun Esperanto-Radikala Asocio. Se la Kapitulo donos verdan lumon, la kontrakto estos subskribebla 28 marto 2018 en Romo.

Tria grava temo estas la venonta parlamenta sesio. La Konsulo proponas ree kunvoki ĝin, jarfine, al Burundio, ankaŭ koincide kun la inaŭguro de la Tanganika Esperanto-Domo. Probable estos proponita ankaŭ alternativa solvo. Ĉiukaze, laŭ la Senata Reglamento, la Konsulo rajtas kunvoki nur post konsultiĝo kun la grupestroj: la Kapitulo mem ne decidos.

[HeKo 674 2-C, 13 mar 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0130 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0418 s s 
  Total: 0.0548 s s