Esperanta Civito

PEN-kajero pri nia literaturo jam hispanigita


Estas finita la hispana traduko de la PEN-kajero pri nia literaturo: "Aproximación a la historia cultural de la comunidad esperantófona o del pueblo esperántico". La tradukinto, María Elena Ruiz Cruz, honora prezidanto de la Meksika PEN, tiel komentariis al la aŭtoro, Giorgio Silfer:

"Me gustó mucho tu trabajo. Y estoy impresionada por la producción literaria en esperanto" (al mi tre plaĉis via laboro. Kaj mi estas impresita de la literatura produktado en esperanto). Ŝi apogis sin kaj al la franca traduko (de Marie-France Conde Rey) kaj al la origina fonto (kvin enkondukaj ĉapitroj en "Historio de la esperanta literaturo").

La verko estas tradukota al la angla. Intertempe, anoncis sin valora esperantologo, por traduko al la portugala (supozeble oni uzos la tradician ortografion, ĉar la Portugala PEN kampanjas kontraŭ la nova, pli brazileca...).

La surmerkatigo koincidos kun la arĝenta jubileo de la agnosko pri esperanto kiel literatura lingvo fare de PEN Internacia. Por antaŭmendoj: <pen ĉe esperantio.net>.

[HeKo 674 8-B, 21 mar 18]

Suso Moinhos komentarias:
Mi legis en HeKo la titolon de tiu hispanigita kajero pri la "pueblo esperántico". Laŭ mi devus esti "pueblo esperantista".

La redakcio respondas:
La kajero enkondukas la neologismon "esperántico" (jam uzatan en la meksika publicismo), paralele al la registrita esprimo "Ciudad Esperántica". Ĉi-lasta oficiale anstataŭas "Civitas esperantica" (latine), kiu plu validas por la itala varianto. La vorto "esperántico" en la hispana kvalifikas individuojn kaj kolektivojn kiuj vidas en esperanto ĉiun lingvan funkcion: komunikilo, arta perilo kaj identigilo.  Ne ĉiu "esperantista" akceptas la lastan el la tri. Do ĝi ekvivalentas al la franca espérantien(ne) kaj al la angla Esperantian.
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0431 s s 
  Total: 0.0577 s s