Esperanta Civito

Prezento pri nia literaturo en Bratislavo


Laŭ invito de kolego en PEN Internacia, prof. Giorgio Silfer prelegos anglalingve kun postinterpretado, en Bratislavo la 30an de majo 2018, ĉe renkonto kun slovakaj beletristoj. Unuafoje li bazos sin sur la verko "A short cultural history of the esperanto speaking community", nome la angla varianto de teksto preparita por verkistoj kaj ĝenerale intelektuloj.

Kiel kandidato al la literatura Nobel-premio fare de Esperanta PEN-Centro, c-ano Silfer estas kunmetanta apogojn de diversaj institucioj. "Ne tiel gravas mia nomo, sed la disvastigo de la konsento pri esperanto kiel lingvo sen naciŝtato, tamen produktinta literaturon indan je tiu premio" li komentarias.

Dum pli ol cent jaroj nur du lingvoj sen naciŝtato ricevis tiun agnoskon: la okcitana kun Frédéric Mistral (Frederic Mistrau) kaj la jida kun Isaac Bashevis Singer (Isaak Bashewis Singer). Neniu verkisto en indiĝena lingvo ekstereŭropa estis ĝis nun premiita. La agnosko pri esperanto (same kiel pri antaŭkolumba idiomo) estus signo de granda kultura avaneco.

[HeKo 672 2-B, 16 apr 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0711 s s 
  Total: 0.0856 s s