Kultura Centro Esperantista
La Esperanto-Domo de KCE funkcias dum la tuta jaro, en la plej alta urbo en Eŭropo (1100 m), kun ĉiuj modernaj servoj sed apud trankvilaj paŝtejoj. Kelkajn lokalojn en la domo luas Kooperativo de Literatura Foiro, Esperanta PEN-Centro, la Kortumo de la Esperanta Civito kaj privatuloj. KCE estas kaj lernejo kaj konferencejo. Libroservo, kantino, pensiono. Kursoj, seminarioj, kongresoj plurnivele. Esperantologia fakultato. Kapacito: 30 personoj. Por kongresoj (kun eksteraj aranĝoj): ĝis 1.800, sed ideale inter 100 kaj 300.
Semajnfine la programo ekas 14h30 de sabato kaj daŭras ĝis dimanĉo tagmeze, kun komuna distra vespero. La kotizo (CHF 60,-) inkluzivas la programon kaj fonduan vespermanĝon. Semajnaj aranĝoj daŭras kutime de mardo ĝis dimanĉo, inkluzive de ekskursa tago. La kotizo (CHF 120,-) inkluzivas nur la partoprenon en la kurso. Eblas tranokti moderpreze (maksimume 42,- CHF tage/persone en unuopa ĉambro) kaj mendi la matenmanĝojn (en aŭgusto, ĉiujn manĝojn). Antaŭkomuniku vian aliĝon, per reta aŭ ordinara poŝto.
La aranĝoj kutime okazas ĉe Kultura Centro Esperantista, strato Postiers 27, CH-2301 La Chau x-de-Fonds, tel (41)32-9267407, kce ĉe esperantio.net
* * * * *
Programo 2024
29 marto - 1 aprilo 2024
10a Lingva kolokvo pri vivanta lingvo de vivanta komunumo
Specifa temo: Kiel nemovadaj gazetoj evoluigas esperanton?
Asembleoj de KCE kaj de LF-koop
distra programo
23-28 julio 2024
Esperanto-Kursoj, gradoj A kaj B
gvidas instruistoj kompetentaj pri interkulturaj demandoj
30 julio - 4 aŭgusto 2024
5a staĝo pri tradukado de internaciaj kaj diplomatiaj dokumentoj
gvidas Giorgio Silfer, iama parlamenta funkciulo pri internaciaj rilatoj
5-11 aŭgusto 2024
13a Kultura Esperanto-Festivalo
Muziko, kantado, teatro, prelegoj, atelieroj, debatoj, ekskursoj
13-18 aŭgusto 2024
6a staĝo pri beletra tradukado
esperantigo el Italo Svevo
gvidas Giuseppe Pranzo Zaccaria
13-27 aŭgusto 2024
Staĝo pri katalogado, en la grandigita biblioteko de KCE
gvidas Rubén Fernandez Asensio
1-3 novembro 2024
Simpozio pri "Horizontoj de la nuna Esperantio"
prelegoj kaj debatoj pri la nuna jardeko
prezidas la Konsulo de la Esperanta Civito
* * * * *
KCE estas 50-jara
1968-1974: la komenco
1975-1982: la ekflorado
1982-1994: apogeo kaj krizo
1995-2022: savo kaj relanĉo
La Asembleo elektis novan komitaton, sub la prezido de Giorgio Silfer: ĝi fakte koincidis kun la administra komitato de LF-koop. El tiu simbiozo fontis la relanĉo, bazita sur la firmigo de la jura personeco, la disiĝo el GEP, la aĉeto de la lasta domo en 1999 (GEP likvidiĝis en 2000), la transformo de la lernejo al Esperantologia Fakultato kaj al konferenca organizejo. KCE organizis plurajn kongresojn, el kiuj la plej rimarkinda estis la sukcesa SAT-kongreso 2003, eniris la cirkviton de ALTE (Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo) kiel reprezentanto de esperanto en 2006, partoprenis aktive kaj multon akiris el la konsorcio de la Esperanta Civito. En 2018, koincide kun la ora jubileo, KCE aĉetis la gazeton "Heroldo de Esperanto", kiu ekde 2020 (koincide kun sia centa datreveno) ree aperas en la tradicia 4-paĝega formato. La prestiĝo de KCE estas pli kaj pli kreskanta en kaj ekster Esperantio. La nuna prezidanto estas d-ino Lorena Bellotti.