Esperanta Civito

"La sonorilo de Bled" prezentita en Bledo


Plena salono en la publika biblioteko de Bledo, kie alestis ankaŭ Lia Urbestra Moŝto, okaze de la prezento de la romano "La sonorilo de Bled". Partoprenis multaj geesperantistoj el diversaj urboj de Slovenio (sed ne Zlatko Tiŝljar, laŭ informo grave malsana) kaj pluraj lokaj loĝantoj. Bledo ne havas esperanto-societon, sed la iniciaton stimulis la samtempa disvolviĝo de la 50a Internacia PEN-Konferenco pri poezio.

Pri la dulingva eldono de la romano de Stefan Ĵivanoviĉ parolis slovene la tradukinto (Milan Jarnoviĉ) kaj membro de la Esperanta PEN, c-ano Vinko Oŝlak. Kunordigis f-ino Jerneja Jezernik.

Pri la romano, originale verkita en esperanto, en nia lingvo parolis c-ano Giorgio Silfer, kiu reprezentas nian literaturon ĉe la menciita konferenco. Lin agrable surprizis la freŝeco de la lingvo kaj la stilo de Ĵivanoviĉ: "eble, ĉar la unua eldono datiĝas de 1959, pli ol dudek jarojn post la forpaso de la aŭtoro, okazis polurado, koincide kun unu el niaj plej fekundaj literaturaj epokoj" atentigis prof. Silfer. "Gramatike ni parolas hodiaŭ la lingvon de la Fundamento, sed leksike, stile, konotacie la nuna esperanto estas la literatura lingvo de la 1950aj, kodita per Plena Ilustrita Vortaro en 1970 fare de Gaston Waringhien. Kaj ĉi tiu romano ne ŝajnas verkita en 1923-25, sed antaŭ sesdeko da jaroj, dum la Montevidea renesanco, same kiel <La granda kaldrono> de Francis aŭ <Kiel akvo de l' rivero" de Schwartz".

Legu pli en Literatura Foiro


La libro estas mendebla tra <kce ĉe esperantio.net>

[HeKo 677 7-B, 20 apr 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0423 s s 
  Total: 0.0555 s s