Esperanta Civito

Retbalotado kaosas en UEA


La interna demokratio en Universala Esperanto-Asocio, per si mem fragila, glite stumblis en la ĵusaj retbalotadoj por alelekti du suplementajn estraranojn. La unua baloto estis nuligita pro teknika problemo, tamen la ripeto enkondukis pliajn problemojn. La buĝetitaj cent mil eŭroj por krei la plej potencan retan sistemon en la mondo ĝis nun produktis preskaŭ nenion.

Politike ĉi tiu elekto malfortigis la internan opozicion, kies inviton al sindeteno (precipe fare de Osmo Buller kaj Renato Corsetti) obeis nur ok el kvardek ses voĉdonintaj komitatanoj: do poento favora al Mark Fettes (se la informadiko ne falsis la rezultojn).

Praktike ĝi konfirmis la masklisman tendencon en UEA: la sola kandidatino, Barbara Pietrzak, ricevis nur kvin voĉojn -- lasta el la lastaj. Antipatio plu ĉirkaŭas s-rojn Brunetto Casini kaj Amri Wandel: ĉi-lasta ricevis nur dek voĉojn, dum Bruĉjo Kasini ŝvebas inter du kaj dek kvar, pro la paneo de la elektronika sistemo.

La plej simpatiaj estis du ekstereŭropanoj, eble ĉar iliaj nomoj ŝajnas finance promesaj: Or-lando kaj Trezoro... Laŭ la sovetia balotsistemo ankoraŭ aplikata en UEA, la kuba rifuĝinto en Usono ne estis elektita, ĉar li ne atingis la absolutan plimulton de la esprimitaj voĉoj. Pasis nur la ĉina realiginto de la esperantigo de "Kuriero de Unesko": lia privata sukceso, post meritkapero fare de Roterdamo, estas nun rekompencita per la venena telero de UEA-kasisto...

Intertempe jen unu jen alia komitatano miras ne trovi sian nomon en la listo de la voĉdonintoj. Roterdama kaoso, pri kiu responsas (malgraŭvole) la nunaj ĝeneralaj direktoro kaj sekretario. En normala asocio, endus demisio.

[HeKo 677 9-A, 22 apr 18]

S-ro Osmo Buller komentarias:

En la normala mondo ankaŭ tiu ĉi voĉdonado estus malvalida, ĉar la fuŝado pri la voĉoj al Bruĉjo montras, ke la sistemo ne plenumas la postulatan fidindecon. Ĉio ĉi fakte simbolas pli ĝenerale la nunan UEA.


Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0423 s s 
  Total: 0.0570 s s