Esperanta Civito

Historiaj analogioj por la afrika Esperantio


Du historiaj analogioj taŭgas, almenaŭ parte, por analizi la situacion de la afrika Esperantio.

C-ano Apélété Agbolo proponas la sekvan analogion: inter la afrikaj landoj "unuj aliĝis al la demokratioj, aliaj al la socialismoj kaj tria grupo estis la nealiancitoj. Mi pensas ke tiun lastan solvon donas hodiaŭ la Esperanta Civito sed en tiu senco, ke ĉiu rajtas havi sian propran regularon (kiel hodiaŭ la Deklaracio pri la esenco de la afrika esperantismo)."

C-ano Giorgio Silfer aldonas rimarkon. La tiamaj blokoj (1960-1990) ne estis inter si vere konkurencaj, rilate al Afriko: kaj okcidentaj demokratioj kaj Sovetunio kondutis funkcie al la interesoj de la nordanoj – vidu la sintenon de Sovetunio kaj Usono pri la militoj en kaj ĉirkaŭ la Afrika Korno. Krome, la bloko de la nealiancitoj intervenis de ekstere tra Kubo, kiu mem estis longa mano de Sovetunio.

Tamen la analogio proponita de Agbolo perfekte funkcias, se oni transiras al la rolo de la amasmediaj komunikiloj pri novaĵoj el Afriko. Tiam la nordanoj kutimis informi nur pri sekeco, mizero, malsato, kataklismo, epidemio, masakro, milito (okcidentaj telekomunikiloj) aŭ "revoluciaj" atingoj (Sovetunio pri Mengistu), dum la novaĵagentejo Tanjug (Jugoslavio) klopodis informi ankaŭ pri alio. El tio fakte kreskis la raporto McBride, la interesiĝo de Unesko pri komunikado (projekto NOMIC) kaj la posta krizo de Unesko (eksiĝo de Usono kaj Britio).

Analogie ni konsideru kiel informadas pri la togolanda Esperantio: a) la organo de UEA (revuo "Esperanto"); b) la organo de SAT ("Sennaciulo"); c) la organo de la Civito (retagentejo HeKo) plus la paktinta gazeto "Heroldo de Esperanto". La diferenco estas evidenta: a) cenzuradas, b) silentadas, c) informadas detale kaj ofte pri ĉiu faceto de la togolanda esperanto-komunumo.

Ni konsideru ankaŭ kiu produktas tute afrikan periodaĵon ekster Afriko: ĉu UEA? ne. Ĉu SAT? ne. Ekster Afriko la unusola tute afrika periodaĵo (laŭ enhavo kaj kun afrika redaktoro) estas "Afrikume", posedata de KCE (paktinto) kaj suplemento de HdE (paktinto). Ĝi baldaŭ transformiĝos al tuta numero de HdE, redaktata daŭre de c-ano Adjé: plia promocio por Afriko.

Do la plej efika mezurilo por difini la proksimecon de eksterafrikanoj al la interesoj de la afrika Esperantio povas esti: kiel, kiam kaj kiom ili parolas pri la afrika Esperantio? Tiam vi perceptus tutan spektron: de la plej malamika ("Libera Folio", voĉportanto de la antiraŭmistoj en UEA) ĝis la plej amika (ĉio kio venas el la cirkvito de la Pakto). En ĉi tiu cirkvito situas "Afrikume" (kaj baldaŭ HdE 17a numero), la sola periodaĵo tute financata kaj eldonata de nordanoj, sed ankaŭ tute redaktata de sudanoj.

C-ano Silfer provis analizi la situacion ankaŭ tra alia historia analogio.

La ekesto de kolonioj en Afriko inspiris eŭropajn entreprenojn (ofte kun la apogo de eŭropaj registaroj) evolui al multnaciaj konzernoj. Simila procezo okazis en Usono, de kie Firestone enplantighis en Liberio, iom post iom transformante tiun afrikan ŝtaton al propra kaŭĉuka rezervejo.

Ekde la 1950aj, la afrikaj landoj sendependiĝis. Liberio kvazaŭ fariĝis modelo por la penetro de multnaciaj konzernoj en la nigran kontinenton. La dekoloniigo praktike signifis ke la imperiaj administracioj cedis la lokon al la manaĝeroj de la multnaciaj konzernoj, kiuj kun la indiĝene regantaj elitoj rekte kontraktis pri la ekspluatado de ercoj kaj simile. La flagon de la imperia potenco anstataŭis la oriflamo de la multnacia konzerno.

La dekoloniigo koincidis ankaŭ kun la burĝonado de Esperantio en la novaj afrikaj ŝtatoj, de Madagaskaro ĝis Senegalio. Dua fazo ekis en 1980 (la jaro de la Manifesto de Raŭmo) kaj ĉesis en 2004, kiam retiriĝis la ĉefa eŭropa motoro (s-ro Hans Bakker) kaj startis Afrika Oficejo (de UEA) kiel lia anstataŭanto.

Fine de tiu dua fazo evidentis, ke la esperantistaj "multnaciaj konzernoj" komencis sian penetron en Afrikon, ĉiu lau sia maniero. Ekde tiam eblis apliki al la afrika Esperantio la komparon kun la evoluo en la ekonomio de la dekoloniigo.

Daŭrigante lau la metaforo, ni povas diri ke la multnacia konzerno UEA celas starigi filiojn en ĉiuj landoj, sub la nomo "landa asocio", kaj kunordigi la tutan afrikan Esperantion laŭ vertikala sistemo, bazita sur hierarkia akso. En tiu sistemo, la verto situas ekster Afriko, la ĉefaj kadroj estas blankuloj, la indiĝenaj kadroj sur kiuj apogi sin estas lojalaj "évolués", tiom evoluintaj ke ili mem longan tempon loĝis ekster Afriko, inter blankuloj, kaj prefere plu loĝas (eventuale en Ameriko, ne nepre en Eŭropo).

Siaflanke SAT estas forte influata de la propra eŭropa historio, kie fakte ĝi iom post iom reduktiĝis je franca (francia, dirus SAT-anoj) dimensio. Pli ol SAT, temas pri SAT-Amikaro. La paradigmo de SAT en Afriko estas iel komparebla al tiu de la Ligue internationale de l'enseignement, de l'éducation et de la culture populaire, kiu agas transnacie sed estas nur produkto de la franca (laika) kulturo. Rilati al SAT do signifas, konkrete, rilati al Francio, eĉ al difinita parto de la franca socio (la gauche), ofte precipe kun ĝia, makrosocie tre minoritata, franĝo anarkosindikatisma kaj anarkomondialisma. Pro sia malforto SAT ne havas futuron en Afriko, kie la kelkaj komunismemaj esperantistoj jam konverĝis al la Ruĝa Listo de la Esperanta Civito.

La Civito alvenis al Afriko kiel lasta, kaj laŭ inversa procezo ol tiu de la aliaj du. Kiam unu afrika establo (TIETo) petis la aliĝon al Pakto (2004) kaj estis akceptita, nature ekestis sinergio ene de la Pakto, kio kaŭzis komunan projekton inter du paktintoj: KCE en Svislando kaj TIETo en Togolando. La Civito fakte ne celas starigi filiojn en ĉiuj landoj, nek kunordigi la tutan afrikan Esperantion laŭ centralismo, sed evoluigi ĝin laŭ federismo, surbaze de la principoj en la Pakto. Kaj tial havi pli kaj pli da partnerecaj projektoj laŭ la bezonoj indikitaj de la paktintaj establoj kaj de la lokaj Esperantianoj.

La unua reago de la afrika Esperantio estis simila al tiu de la indiĝenaj ŝtatoj en la dua fazo de la dekoloniigo: kial mi rilatu nur kun unu multnacia konzerno? kial mi daurigu la privilegian aŭ prioritatan rilatadon kiu ligis min iam al la kolonia potenco? kial mi ne metu ankaŭ min sur la merkaton, nome klopodu gajni el la konkurenco ekzistanta en la libera merkata ekonomio?

Tiu strebo al plurpoluseco fariĝis pli sentata en la lokoj, kie la esperanto-socio estis plej progresinta, unuavice en Togolando. Pro sia hegemonisma naturo la multnacia konzerno UEA strebas esti la unusola reprezentanto por la tuta esperantistaro en la mondo: tio kondukas al prefero por reĝimo de monopolo, kaj ne de libera merkato, bedaŭrinde por la afrikanoj. Tial la "évolués" kiuj kuraĝis agi pli sendepende, kaj eĉ produkti propran strategian dokumenton (la Deklaracion pri la esenco de la afrika esperantismo), ne povis plaĉi al centralisme kaj hegemonisme orientitaj blankuloj. Tiuj blankuloj pli kaj pli postulis rektan subigon de la surloka strukturo, akiris totalan kontrolon super la financaj rimedoj (eĉ "konfiskante" ilin), laŭplaĉe faras kaj malfaras la lokan reprezentejon (nomatan Afrika Komisiono). Cetere, laŭ taktiko delonge aplikata por gardi sian hegemonecon en Eŭropo mem, la samaj blankuloj evitas konfrontiĝon pri ideologia platformo (cenzuro en la UEA-organo pri DEAE, nenia diskuto serioza pri la dokumento en la Komitato, kun eventualaj kritikoj kaj kontraŭproponoj ktp), sed respondas ke necesas instrui al kiel eble plej multaj komencantoj. El tio fontas la strategio de UEA por Afriko: turnita ne al la formado kaj engaĝo de aktiva intelektularo, sed al la trejnado de instruistoj, laŭeble kun simpla psiko.

En la makrosocio, la multnaciaj konzernoj dungas privatajn armeojn (kiel faris Union Minières), entronigas fidelajn prezidentojn (kiel okazis kun Mobutu), kaj fine armigas afrikanojn unu kontraŭ la alia por konservi sian hegemonecon. En Esperantio ne okazas la samo, ne tiom pro manko de volo, kiom pro manko de rimedoj. Sed la paradigmo estas la sama: prefere marĝenigi tiun faman aktivulon en Togolando aŭ tiun alian en Niĝerio, en la intereso de la konzerno. Kaj aperas la neskribita regulo, konata en politiko, de la eta Peĉjo: prefere Peĉjo ne restu en la sama loko, kie li iĝus tro potenca -- ni delokigu lin, por ke li ne estu tro forta kaj finfine ne atakebla.

La supra analogio kun multnaciaj konzernoj havas tamen truon. Firestone, Union Minières kaj ceteraj havas palpeblan ekonomian intereson en Afriko: la ercoj, aŭ similaj negocoj. Kio estus la intereso de UEA, SAT, la Civito? Ĉu la membrokotizoj? Tio klarigus la konkurencon en la nordo, kie kotizoj, abonoj, donacoj, legacoj estas gravaj. Sed la afrikanoj estas malriĉaj: UEA devas mem aligi ilin al si tra fondaĵo Canuto. Kaj la Civito eĉ ne havas membrokotizaron. Kiuj estas do la ercoj, pri kiuj la blankuloj konkurencu en Afriko?

Eventuale la "ercoj" estas du. Unue, la universalismo: por esti kredinda, UEA devas esti ĉie; tio ne gravas por la Civito, sed probable la hegemonismo de unu ne povas elteni disvastiĝon de sendependaj subjektoj -- tio jam karakterizis la konkurencon inter neŭtrala kaj laborista movadoj, kiam SAT estis preskaŭ tiel forta (kaj en kelkaj landoj pli forta) kiel UEA.

La dua "erco" estas la koncepto pri esperanto. Laŭ unuj ĝi estas precipe, aŭ nur, komunikilo. Laŭ la Civito, inspirita de raŭmismo, esperanto estas komunikilo, arta perilo kaj identigilo. Tio kaŭzas tute alian aliron al la fenomeno, laŭ kiu la esperantistaro evoluas kiel diaspora lingva komunumo, kaj jam formas popolon. Konsekvence la modelo de plurtema senteritoria subjekto de internacia juro kolizias kun la modelo de unutema internacia neregistara organizo. UEA neniam deklaris ke unu modelo estas pli bona ol la alia, sed ĝiaj nunaj gvidantoj (pike urĝataj de internaj antiraŭmistoj) majoritate inklinas al ĉi-lasta.

Forto de la Civito estas, ke ĝi ne konsideras malamikoj tiujn, kiuj ne sentas sin raŭmistoj. Ĉiuj esperantlingvanoj estas parto de la esperanta popolo, eĉ se ili ne konscias pri tio; simile, ĉiuj judoj estas parto de la juda popolo, eĉ se ili ne sentas sin cionistoj. Tial la Civito neniam diros: "eksiĝu el UEA" aŭ "esti UEA-ano ridindigas vin".

Plia afero estas certa: la Civito ne intervenas en Afrikon, se afrikanoj mem ne invitas.

[HeKo 331 8-A, 13 jun 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0151 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0631 s s 
  Total: 0.0781 s s