Esperanta Civito

GDPR povas krei problemojn inter UEA kaj TEJO


Pro sia jura personeco, Universala Esperanto-Asocio kaj Tutmonda Esperantista Junulara Organizo dependas de la nederlanda normaro, kiu siavice aplikas la reglamentojn de Eŭropa Unio. Unu el ili, la Ĝenerala Datum-Protekta Reglamento, efikos ekde 25 majo 2018: nek UEA nek TEJO estas pretaj por tio, sed ili estas en granda kompanio, ĉar la plejmulto de establoj en EU kaj ekstere ankoraŭ ne pretas.

Kompare kun aliaj NGOj, aparta problemo koncernas la du roterdamajn societojn: ilia datumbazo principe estas komuna, ĉar ilia individua membraro koincidas. Teorie, sufiĉus solvi la aplikon por UEA; sed tio signifas ke la emancipiĝo de TEJO ne okazis. Aliflanke, TEJO havas membrojn ekster UEA, ĉar la statuto de la dua ne estis modifita por akcepti "Amikojn de Esperanto", male ol faris TEJO. Krome, pluraj landaj sekcioj estas aŭ tute aŭtonomaj rilate la landan asocion (ekzemple en Germanio) aŭ tute solaj, ĉar ne ekzistas landa asocio de UEA en la koncerna teritorio.

La unua konkreta konsekvenco de tiu hibrida situacio estus la nomumo de du Datum-Protektaj Oficistoj: unu flanke de UEA, alia flanke de TEJO. Komuna estus la nederlanda kontrol-instanco, firste de la GDPR-aplikado, sed komplika la intera figuro, super la DPO. Ekzemple, en la Esperanta Civito tiu figuro estus la vickonsulo pri internaj aferoj, kaj la DPO estus la direktoro de la civitana registro. Se por UEA povus esti la ĝenerala direktoro respektive iu komisiita oficisto en Nieuwe Binnenweg, por TEJO tio signifus submeti sin al la aŭtoritato de UEA.

La afero des pli komplikiĝas, se la koncernata instanco atentas la deziron de la unuopulo. Iu povas aliĝi al UEA sed ne deziri esti membro de TEJO (pli probable, la inverso): nome li volas disponigi siajn datumojn nur al unu el la du organizoj. Sed tio koncernas ankaŭ la fakajn asociojn: ekzemple E @ I (parto de TEJO) devus disponigi sian datumbazon (ŝajne kvincent mil adresoj) al UEA. Eble tio plaĉus al s-ro Balazs, sed ĉu tia disponigo plaĉus al junularaj branĉoj de SAT (se ili ekzistus), aŭ al Esperanta Naturamikaro kaj Esperanta Civila Servo (se ili aliĝus al TEJO kiel fakaj asocioj)?

Ĝis nun UEA traktis la temon relative supraĵe; ĝi pli interesis TEJOn, kiu jam de la pasinta jaro pelis al diskuto, pere de sia responsulo pri rilatoj kun UEA, d-ro Francesco Maurelli. La afero efektive ne estis taksata kiel prioritata, precipe flanke de la UEA-burokrataro. Tamen unu el la gravaj konfliktoj inter la (eksa) direktorino, d-ino Veronika Poór, kaj TEJO koncernis ĝuste la datumaron: aparte longa (kaj ankoraŭ ne plene venkita) estas la batalo pri la financa datumaro.

Nu, konkrete, kion signifas GDPR por Esperantio? Se s-ro Dupaz, sviso rezidanta en Romandio (kaj ne havanta la esperantan civitanecon), partoprenus en kurso de KCE, kaj KCE disponigus lian adreson al LF-koop por sendi varbekzempleron de "Literatura Foiro", li rajtus afable plendi, ĉar siajn datumojn li disponigis nur al KCE por la kurso; sed la afero finiĝus tiel, per milda riproĉo. Sed se s-ro Dupont, franco rezidanta en Parizo (kaj ne havanta la esperantan civitanecon), "suferus" pro la sama traktado, li rajtus iri al tribunalo, ĉar la "delikto" jam koncernus Eŭropan Union.

La problemaro de datum-protektado ja ne estas tiel liliputa: Google bone scias tion... Sed GDPR, pli ol defendi la individuon kontraŭ kolosoj povas enkaĉigi la situacion ene de negrandaj medioj...

(Giorgio Silfer)

[HeKo 679 9-E 22 maj 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0161 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0644 s s 
  Total: 0.0805 s s