Esperanta Civito

Du eventoj en Alta Italio, printempe 2019


Kiel jam anoncite, la kvindeka datreveno de la fondo de la literatura rondo "La Patrolo" estos festata en Bolonjo, 12 majo 2019. La jubileo artikiĝos surloke en tri aranĝoj: vespera bankedo, ronda tablo ĉe la esperanto-grupo "Achille Tellini" sabaton posttagmeze, prelego por itallingva publiko en neesperantista sidejo sabaton matene. Por ĉiuj tri programeroj helpos la bolonja grupo, prezidata de d-ro Ivan Orsini, kaj Itala Interlingvistika Centro.

La eventon planas ĉeesti Carlo Minnaja, Nicolino Rossi, Giorgio Silfer; espereble ankaŭ la ceteraj patrolanoj: Tazio Carlevaro kaj Gian Luigi Gimelli. De longe forpasis la plej aĝaj el la rondo kiu fondis la revuon "Literatura Foiro": Clelia Conterno Guglielminetti kaj Gaudenzio Pisoni. La Patrolo daŭris de majo 1969 ĝis majo 1979.

Du semajnojn poste, 25 majo 2019, survoje al la 132a datreveno de la apero de la Unua Libro (2a de Junio: Tago de la Esperanta Lingvo), IIC organizos eksperimentan interlingvistikan seminarion en la itala, ĉe "Lernejo Esperanto Studado Tradukado" en Saló (Garda Lago). Surloke helpos c-ino Lorena Bellotti.

Celoj de la seminario estas popularigi interlingvistikon ĉe neesperantistoj en la koncerna teritorio, kaj doni fakan preparon ankaŭ al kleriĝemaj esperantistoj. La seminario estos interaktiva kaj universitatnivela. Maksimuma nombro: 25 aliĝintoj. Horaro: 9h30-13h00, 14h00-18h00 (kun lunĉo en najbara bufedo).

Informas: <iic ĉe esperantio.net>

[HeKo 680 4-B, 27 maj 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0184 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0656 s s 
  Total: 0.0840 s s