"Historio de la Akademio de Esperanto" fine ekpresata
Dek ok monatojn post la anonco pri la finverkado de la manuskripto la aŭtoro, prof. d-ro Carlo Minnaja, finfine ĝojas anonci la liveron al itala presejo: "Historio de la Akademio de Esperanto" pretos por premieri okaze de la Universala Kongreso en Lisbono. La libro enhavos pli ol 350 paĝojn kaj same multe da bildoj (preskaŭ ĉiam temas pri individuaj portretoj). La antaŭparolon subskribis la nuna dojeno, prof. d-ro John Wells.
La personoj kiuj membris en la institucio (diversnome kaj diversrange) estas 569, laŭ la esploroj de c-ano Minnaja. Plej longe daŭris Gaston Waringhien (sesdek kvin jarojn), kiu interalie bedaŭris pri la rifuzo de sia amiko Raymond Schwartz akademianiĝi. "Ŝvarco" estus neologismo utila por indiki homon lingve, stile kaj forme pli kompetentan ol la plimulto de la akademianoj, sed restintan ekster la Akademio (pro ajna kialo).
La unua lingva rezulto de la verko estas la ĝeneraligo de la uzo de artikolo antaŭ la nomo de la institucio. Tiu antonomazio marĝenigas alian akademion de esperanto, fakte nur fantoman: Akademio Literatura de Esperanto.
La enkonduko al la libro antaŭpremieris en "Literatura Foiro" 292 (aprilo 2018).
[HeKo 681 7-A, 11 jun 18]