Esperanta Civito

KCE planas Afrikajn Esperantologiajn Semajnojn

Sub la aŭspicio de la Esperanta Civito, Kultura Centro Esperantista estas plananta du Afrikajn Esperantologiajn Semajnojn. AfrES estas semajno por formado de esperantologoj, rezervita al afrikaj esperantlingvanoj post rigora selektado.

La unua AfrES disvolviĝis en Lomeo 2005, kunlabore kun TIETo: la paktinta establo disponigis sian lernejon. Du jarojn poste la Esperanta PEN, ĉiam kadre de la Esperanta Civito, organizis literaturan seminarion en Dakaro. Por la dua AfrES (Buĵumburo 2008) kunlaboris KCE kaj SIPU: ĝi estis eble la plej sukcesa. Kun granda sukceso la trian realigis denove KCE kaj SIPU en Buĵumburo 2011.

Ĝis 2012 kvindeko da afrikanoj ricevis formadon kiel esperantologoj, danke al la paktintaj establoj: la trejnisto estis ĉiam prof. Giorgio Silfer. Li gvidis ankaŭ dutagan seminarion pri la esperanto-kulturo, kadre de la 6a Afrika Kongreso de Esperanto en Togolando, 2015. Fine de 2017 li zorgis pri kultura seminario, kiu meritas la enlistigon kiel la kvara Afrika Esperantologia Semajno en Burundio. Ĉi-lasta distingiĝis pro la rimarkinda partopreno de islamanoj (kio cetere okazis ankaŭ en Dakaro 2007).

Se el Burundio kaj Togolando venos sufiĉa intereso, KCE povos realigi la kvinan AfrES en Buĵumburo (decembro 2018 - januaro 2019) kaj la sesan AfrES en Lomeo (januaro 2019). En ambaŭ instruos gec-anoj Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer; laŭplane ili veturos de Eŭropo al Afriko kaj, post etapoj en Burundio, Etiopio kaj Togolando, ili flugos al Ameriko (Usono kaj Meksiko).

[HeKo 682 4-B, 17 jun 18]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0151 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0531 s s 
  Total: 0.0682 s s