Esperanta Civito

Estraro de UEA: ludo fermita, kroato ofendita


La Estraro de UEA 2007-2009 estas teorie elektota en Jokohamo sed praktike jam difinita pro la sovetieca metodo kiu karakterizas la demokration internan al la Asocio: vidu en HeKo 331 1-A. Kongrue al tiu metodo, la sola rimedo por influi la elektojn estas protestadi tra la ĝenerala opinio, ne pri la metodo mem, sed pri detalo.

F-ino Spomenka Ŝtimec, eksakademiano de Esperanto kaj nuna A-komitatano de UEA, ĵus dissendis la sekvan cirkuleron:

Havante sian 100-an jubileon, UEA devas havi kompetentan estraron je la nivelo de sia tradicio kaj je la nivelo de la epoko. Leginte raporton de la Elekta Komisiono kaj informiĝinte, ke Marija Beloŝeviĉ el Kroatio kandidatas por la estraro (kaj ke ŝia intereso en ĝi estas Landaj Asocioj), permesu atentigi ke Marija Beloŝeviĉ ne membras en kroata Landa Asocio, ke ŝi fondis kaj gvidas ekde 1991 sian apartan Esperanto-asocion konkurencan al Kroata Esperanto-Ligo. Marija Beloŝeviĉ ne kontribuas al harmonia agado pri Esperanto en Kroatio. Ŝia agadmaniero kaŭzis al Esperanto-Movado en Kroatio plurajn damaĝojn.

Mi opinias ke, malgrau sia diligento, ŝi ne kompetentas esti estrarano de UEA. Mi petas akceptu la suprajn informojn kiel kompletigo de biografio de la kandidato por la estraro. La komitatanoj bonvolu elekti laŭ sia konscienco. Pluraj membroj de Kroata Esperanto-Ligo, ne nur Pleadin kaj Klobuĉar, kies leteroj cirkulas tra la reto, protestis ĉe mi, kaj kelkaj anoncis retiri sian membrecon el UEA, en kazo de elekto. La Prezidentaro de Kroata Esperanto-Ligo havos sian regulan kunvenon en julio. Pri ĝiaj starpunktoj mi volonte informos tiam. [fino de la citaĵo]

F-ino Marija Beloŝeviĉ ekde 2003 estas estrarano de IKUE, kaj la "aparta asocio konkurenca al KEL" kiun ŝi gvidas estas landa societo inspirita de kristanaj valoroj. En 2004, ĉe la baloto por komitatanoj B (la solaj demokratiaj elektoj en UEA) s-ino Beloŝeviĉ estis elektita, dum s-ro Ivo Osibov (KEL-ano kaj eĉ UEA-estrarano) ne. Ĉi-jare ŝi estis aŭtomate reelektita kiel B-komitatano, pro manko de kandidatoj. Nun ŝi estas rekomendita kiel estrarano pri faka agado kaj informado: la rekomendita kiel estrarano pri landa agado estas s-ro Hori Yasuo, el Japanio.

(fonto: Blanka Listo)

[HeKo 332 3-A, 18 jun 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0431 s s 
  Total: 0.0563 s s