Esperanta Civito

Kvalita kontrolo en la domoj zorge de la regio

Fondumo Pro Esperanto kiel regio enkondukis kvalitan kontrolon en 2011. Ekde 1 septembro 2018 responsos pri ĝi s-ino Beatriz Pérez, rekruto de la Civila Esperanta Servo, rezidanta en Svislando. Ŝia lingva preparo kompletiĝos en aŭgusto.

La kvalita kontrolo ĝis nun ne koncernas la ĝardenon de KCE, sed nur la internajn partojn de la diversaj nemoveblaĵoj. Tamen ekde septembro povos okazi evoluo tiurilate, depende de eventuala komisio fare de Kultura Centro Esperantista.

Rilatoj kun najbaroj restos tamen zorgo de la unuopaj proprietuloj, en la svisa Esperanto-Domo same kiel en la Elfonesto, la Pegonesto kaj la naturamika Esperanto-Domo en Malago.

[HeKo 682 9-C, 25 jun 18]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0148 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0439 s s 
  Total: 0.0587 s s