Esperanta Civito

Letero de LF-koop al societo Lexus


Al la direktoro de Lexus, Brazilo

La sidejo de LF-koop situas en Svislando, kiu bedaŭrinde ne koincidas kun via itinero [ĵus komunikita pri via prelegvojaĝo en Eŭropo]. Neniu reprezentanto de LF-koop partoprenos en la kongresoj de vi menciitaj. Do ni ne vidas kiel eblas renkonti vin fizike, krom se vi modifus vian itineron. Tiam vi estus bonvena al nia sidejo.

Aliflanke la renkonto ne havus sencon pri "Heroldo de Esperanto" mem, ĉar LF-koop aplikis la kontrakton kun Lexus kaj tiel reprenis la proprieton. Intertempe la gazeto estis vendita al alia establo, kiu jam produktis sep numerojn en 2018.

Cetere, ni jam rifuzis kaj refutis vian aserton pri "trompo".

Dezirante agrablan vojaĝon en Eŭropo, sincere salutas nome de LF-koop
Marie-France Conde Rey, prezidanto / Perla Martinelli, vicprezidanto / Anna Bartek, sekretario

[HeKo 683 9-B, 14 jul 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0201 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0443 s s 
  Total: 0.0644 s s