Esperanta Civito

Unua atako de Buller survoje al Lisbono (kaj Lahtio?)


La libro realigita de Amri Wandel, israela prezidanto de Akademio Internacia de la Sciencoj-SanMarino, okaze de la ĉi-jara Internacia Kongresa Universitato en Lisbono, vekis la suban reagon de s-ro Osmo Buller (unu el la eblaj prezidontoj de UEA):

Mi ĵus vidis la kovrilon de la IKU-libro en Facebook kaj komentis ĝin jene:

"Mi miras kaj protestas pri tiu kovrilo! Neniu mencio aperas pri la 103-a UK, en kiu IKU okazos, nek aperas la emblemo de la UK, sed jes paradas la logoo de AIS, kiu estas nur partnero en tiu glortradicia institucio de UEA. Vere la estraro de UEA denove dormis."

Mi neniam aprobus por presado kovrilon, kiu forŝtelas de la UK kaj sekve de UEA la meriton, kiu apartenas al ili. IKU estas institucio de UK/UEA kaj ĝi ne ekzistus sen ili, dum AIS pave eluzas UK kiel podion por ŝajnigi iom da aktiveco, kiun ĝi ne kapablus realigi propraforte.

Unu el la ĉefaj kialoj kaj ankaŭ de la sekvoj de la membrofalo de UEA estas la ŝrumpo de ĝia reputacio ĉe esperantistoj. Al tio kontribuas ankaŭ tiaj en si mem malgrandaj kaj facile eviteblaj incidentoj kiel tiu ĉi. Mi pensis pri UEA ĉiam kun fiero kaj mi estas tre malfeliĉa pri ĉio ĉi.

(Osmo Buller)

[HeKo 684 9-A, 22 jul 18]

D-ro Francesco Maurelli komentarias:
Kiel jam aliajn fojojn, Osmo Buller miras kaj protestas pri alies agoj, tute forgesante siajn proprajn, aŭ uzante tute malsaman prijuĝkriterion por aliaj ol por si mem. Sufiĉas rigardi la retan katalogon de UEA, kie antaŭaj kovriloj estas, inkluzive de jaroj kiam Osmo Buller estis ĝenerala direktoro, por vidi ke:
- ne aperis mencio pri la UK
- ne aperis la emblemo de UK.
Se paroli pri dormado, certe estis tre longa tiu de Osmo Buller, kiu ĵus nun, post jardekoj, ekkonsciis pri tiaj aferoj. Tion dirinte, forigante la sensencan polemikan tonon, la ideoj aldoni la emblemon de UEA kaj eble de UK estas konsiderindaj por la estonteco.

D-ro Amri Wandel komentarias:
UEA petis min prepari la ĉi-jaran IKU-libron, ĉar la
[nederlande salajrata] CO ne povis okupiĝi pri ĝi kaj oni riskis tute ne havi IKU-libron. Mi preparis ĝin precize laŭ la formato de la pasintjara, inkluzive de la kovrilo. La emblemo de AIS estis aldonita interkonsente kun la ĝenerala direktoro [Martin Schäffer], kiu efektive tion sugestis. La nomo UEA aperas precize samformate kiel pasintjare (kaj en antaŭaj jaroj). Cetere, plua partnero ne "forŝtelas" la gloron de UEA, sed aldonas al ĝi, des pli ke tiu partnero ne estas nova: ekde 1995, laŭ kontrakto inter UEA kaj AIS, IKU havas tri IKU/AIS-kursojn kaj oficiale nomiĝas IKU-AIS komuna sesio.
Efektive la kovrilon mi anticipe sendis al la CO, ĉar oni petis bildon de la IKU-libro por la Kongresa Libro (kie ĝi fine tamen ne aperas). Neniu komento venis, ĝis hieraŭ, kiam la libro jam estis presita. Sed estonte, se oni tion memoros kaj konsideros utila, oni ja povas aldoni ankaŭ la UK-emblemon.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0480 s s 
  Total: 0.0626 s s