Esperanta Civito

Literatura Foiro 294, akurate aktuale bunte


Tre akurata kaj aktuala estas la numero 294 (aŭgusto 2018) de "Literatura Foiro", la plej kompleta kultura revuo en esperanto, marŝanta al sia kvindeka jarkolekto senpaŭze, absoluta rekordo en la historio de la esperanta popolo.

La serio de kovriloj dediĉita al la mondliteraturaj ĉefverkoj plej influaj por nia kulturo proponas ĉi-numere la du tradukojn de "Hamleto", fare de Zamenhof kaj Newell, kun elstara eseo de prof. d-ro Humphrey Tonkin, verŝajne nia plej eminenta ŝekspirologo post la morto de Reto Rossetti.

Bonegan eseon pri la ido-literaturo kompletigas Gonçalo Neves, interalie kun originalaj kaj raraj fotoj, kiuj kontribuas al la prestiĝo ankaŭ grafika de la revuo.

Roza (aŭ viola) koloro karakterizas pli ol kutime, pro feminaj paĝoj de Marie-France Conde Rey (pri Simone Veil), de Roberta Marasco (pri la taktiko de la kulposentoj), de Nina George (pri hatmesaĝoj al verkistinoj), de Renée Triolle (pri filmo por instrui laikecon) kaj de FEM pri la subita forpaso de Oksana Ŝaĉko. Neniu periodaĵo en Esperantio superas LF-on per la graveco de virinoj.

Diversaj kontribuoj riĉigas la numeron rilate beletron: rakontoj de Ivaniĉka Maĝarova kaj Henri de Meuûs; poemoj de Mao Zifu, Karmenu Vassallo kaj Mikaelo Bronŝtejn; teatra eseo (pri Samuel Beckett) de Giorgio Silfer; filozofumado de Vinko Oŝlak; kultura itinero fare de Carmel Mallia.

Recenzojn proponas Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, ĉi-lasta per ampleksa kritika prezento pri la disertaĵo de Irene Caligaris.

Eblas aldoni sin al la abonantaro skribante al lf-koop ĉe esperantio.net -- la revuon ĉefe prizorgas gec-anoj Zlatoje Martinov (ĉefredaktoro) kaj Perla Martinelli (asista redaktoro).

[HeKo 687 1-B, 5 aŭg 18]
 
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0229 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0432 s s 
  Total: 0.0662 s s