Esperanta Civito

"Hodler en Mostar" Verko de la Jaro 2006


La libro de Spomenka Ŝtimec "Hodler en Mostar" gajnis la internacian PEN-premion "La Verko de la Jaro" por 2006, rezervitan al prozo. "Hodler en Mostar" estis selektita de la membroj de la Esperanta PEN-Centro kune kun kvin aliaj titoloj: la laŭron atribuis la abonantaro de "Literatura Foiro", per referendumo.

"Mi celis beletre vivigi unu el la modelinoj de Ferdinand Hodler por stimuli legantojn interesiĝi pri la realaj Hodler patro kaj Hodler filo. Atentigi ke en Sarajevo, la urbo kiu ege suferis, troviĝas io rilatanta al nia esperanto-kulturo" klarigis la aŭtorino pri sia 100-paĝa biografia romaneto.

Fakte la patro de Hector Hodler, Ferdinand (1853-1918), ludas nur marĝenan rolon en la verko de Ŝtimec. La protagonisto estas francino: Jeanne Charles, modelino de la fama svisa pentristo inter 1901 kaj 1916. Ŝia portreto eĉ ornamis la (tiam tre valoran) 50-frankan svisan bankbileton. Amintino de la pentristo, vidvino de muzikisto (Antoine Cerani), Jeanne Charles enamiĝis al Mehmed Ĉiŝiĉ (el Mostar, Bosnio), kiun ŝi flegis kiel armevunditon dum la unua mondmilito. Ili geedziĝis kaj vivis precipe en norda Ameriko, ĉar la edzo oficis kiel diplomato de la ĵus naskita Jugoslavio. Sed Jeanne konis ankaŭ la profunde balkanan mondon, al kiu Spomenka Ŝtimec dediĉas plurajn paĝojn. Ambaŭ geedzoj mortis en la 1950aj, kaj postrestis ĉe heredantino 280 pentraĵoj de Ferdinand Hodler, donacitaj al Jeanne. Ili poste lokiĝis en Hodler-muzeo en Sarajevo, trafita de la interna milito.

Laŭ literaturaj kritikoj, tiu ĉi fragmenteca biografia-historia-geografia rakonto en 23 mallongaj ĉapitroj estas multe pli trafa kiel intrigo kaj baza inspira ideo, ol kiel stilo. Iu plendis eĉ pro lingva plateco, generita de la lingva simpleco. Sed ĝuste tio probable efikis pozitive al la publiko el la danuba areo, kiu amase voĉdonis por "Hodler en Mostar".

Spomenka Ŝtimec gajnas unuafoje la Verkon de la Jaro, kaj estas eĉ la unua artistino kiu atingas ĝin (sola virino kontraŭ kvar viroj, ĉi-jare). Ŝi estis, kun Marjorie Boulton, Miguel Fernández, István Nemere kaj Giorgio Silfer, en la kvino selektita el kiu unu aŭtoron la Esperanta PEN kandidatigis por la literatura Nobel-premio (nomo diskonigota ĉi-aŭtune).

Sekretario de la Premio estas c-ino Milena Makaveeva.

[HeKo 332 6-B, 21 jun 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0665 s s 
  Total: 0.0808 s s