Esperanta Civito

TEJO kiel UEA: enspezas tri, elspezas kvar


Ankaŭ Tutmonda Esperantista Junulara Organizo havas strukturan deficiton, same kiel Universala Esperanto-Asocio. Kaj same kiel por UEA, la spezkalkulo prezentas misproporcion de tri kontraŭ kvar: TEJO enspezas tri eŭrojn, sed elspezas kvar (ĉirkaŭ 90.000 kontraŭ ĉirkaŭ 120.000 en 2017, sed simile en 2016).

Plia analogio: la deficiton kaŭzas precipe la kostoj de la stabanoj, kvankam la volontuloj ne ricevas salajron, nur poŝmonon. Diferencige por TEJO, kompare kun UEA, estas ke la junularo pagas luadon al UEA (11.000 eŭrojn en 2017): do parto de la deficito de TEJO helpas redukti la deficiton de UEA. Kroma diferenco: la struktura deficito de TEJO tendencas malkreski (ŝajne dek procentojn jare), dum tiu de UEA stabilas aŭ eĉ kreskas.

Rimarkinda estas la efiko de la financa kaj administra kupliteco de TEJO al UEA: ĝenerale ĝi ne ŝajnas pozitiva, ne laste ĉar la administrado en Roterdamo, kun mikso de kontosistemo, malhelpis la preparon de la TEJO-bilanco 2017, kiu ĝis nun ne ekzistas, kvankam la Komitato devus jam ricevi ĝin.

Sed TEJO ne estas kuplita nur al UEA: per kontrakto ĝi estas ligita al la agentejo KOSMO, privata entrepreno jure registrita en Britio (do baldaŭ ekster Eŭropa Unio). KOSMO estas direktata de d-ro Francesco Maurelli, nuna vicprezidanto de TEJO mem. Parenteze, lia edzino estas nuntempe estrarano de UEA.

La aktiveco de KOSMO estas esenca por akiri subvenciojn ĉe Eŭropa Unio, kaj tiel vivteni la junularan organizon: ja la membrokotizoj apenaŭ superas kvin procentojn de la enspezoj (kontraste al UEA, kie ili egalas al duono de la enspezaro). Eĉ IJK, nome la oficiala TEJO-kongreso, alportas minimuman profiton, kompare kun UK.

Pri la malbona financa stato la Komitato diskutas ĉi-semajne en Badajozo (Hispanio), kies temperaturo duoblas kompare kun tiu en Ĉaŭdefono (Svislando), kie la kongresanoj fartus ege pli bone (kaj eĉ ne pli koste)...

[HeKo 687 4-A, 7 aŭg 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0162 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0419 s s 
  Total: 0.0581 s s