Esperanta Civito

En Budapeŝto la 49a pri la 49a


Specifa koincido de nombroj en Budapeŝto, 20 septembro 2018: la 49a literatura kafejo estos dediĉita al la 49a jarkolekto de la revuo "Literatura Foiro".

Ĉi-foje la gastoj estos la legantaro mem: Anjo Amika kaj aliaj abonantoj dialogos pri la kvar numeroj de LF eldonitaj ĉi-jare. Eblos sekvi la debaton per skajpo, ekde 18h15.

La sola konstanta literatura kafejo en Esperantio okazas kiel kutime ĉe la orienta legacio de la Esperanta Civito, sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro kaj per la organizo de Fajszi Amika Rondo.

Ĉi-lasta peris en 2018 rimarkindan nombron da petskriboj por la esperanta civitaneco, tiel ke en la danuba areo Hungario baldaŭ superos Bulgarion laŭ kvanto da (kaj kvalito de) civitaniĝoj.

[HeKo 688 7-B, 29 aŭg 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0131 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0382 s s 
  Total: 0.0513 s s