Esperanta Civito

Ateliero pri proza verkado en KCE, julie 2019


Tuj post la tria eksperimenta kurso pri tradukarto (8-14 julio 2019) Kultura Centro Esperantista en Ĉaŭdefono proponos atelieron pri proza verkado (15-21 julio 2019), sub la gvido de prof. Giorgio Silfer.

"Temos pri kolektiva laboro" klarigas c-ano Silfer "ĉar la partoprenantoj komencos verki kune prozaĵon, pli specife nelongan novelon. Poste ili daŭrigos per si mem unuope, tamen kun la asisto de la gvidanto." La ateliero ne estas por ĉiuj: necesas posedi esperanton gramatike kaj leksike, por ke oni profitu la tempon ĉefe por profili sian originalan stilon. La gvidanto mem selektas la kandidatojn. Tamen ĉiu povas libere kaj spontane sin proponi: kaj ĉiu ricevos adekvatan respondon.

Giorgio Silfer gvidis jam kelkajn atelierojn, sub la aŭspicio de Feminisma Esperanta Movado, sed ĉi-foje ankaŭ viroj rajtas peti aliĝon. Necesos kunporti propran komputilon; vortarojn oni trovas surloke. Okazos ankaŭ perkoresponda transdono de konsiloj, antaŭ la ateliero mem.

Kiu deziras evolui aŭ debuti kiel verkisto, tiu kontaktu <kce ĉe esperantio.net>.

[HeKo 691 5-B, 26 sep 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0127 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0450 s s 
  Total: 0.0577 s s