Esperanta Civito

La deka numero de Heroldo en 2018


Dek monatoj, dek numeroj de "Heroldo de Esperanto", la organo de Kultura Centro Esperantista. Akurate aperis la oktobra, kies unua paĝo estas grandparte dediĉita al Eŭropa Unio, specife al la lingva situacio post la elimino de preskaŭ ĉiuj denaskaj angle-parolantoj en la Parlamento: ekde junio 2019 ili ne estos plu 17%, sed nur 2%. HdE ne mencias la enketon de EU pri kiu agitiĝas kelkaj esperantistoj, sed publikigas la mesaĝon de la ĝenerala direktoro de Unesko, s-ino Audrey Azoulay, adresitan al UK en Lisbono.

Estas legebla ankaŭ la mesaĝo de Feminisma Esperanta Movado al la Asembleo de Internacia Konsilio de Virinoj. Grandan atenton ricevas la evoluo de TEJO, specife ĝiaj rilatoj kun UEA kaj la Centra Oficejo en Roterdamo. Analizitaj estas ankaŭ ties financoj.

Kompreneble la monata informilo de KCE raportas ankaŭ pri la aktiveco de la kulturcentro kaj ties aliancanoj. La numero 2289 estas senpage ricevebla per simpla mesaĝo al nia redakcio aŭ al <kce@esperantio.net>.

[HeKo 692 1-B, 1 okt 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0445 s s 
  Total: 0.0584 s s