Esperanta Civito

La Esperanta Civito kiel alternativa organiza modelo


Ĉiu inteligenta esperantisto jam komprenis ke la Esperanta Civito proponas alternativan modelon de organizado al nia diaspora lingva grupo (laŭ difino en la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj). La strebo al funkciado kiel subjekto de internacia juro, kontraste al la formulo de internacia neregistara organizo, manifestiĝas kiel la unue videbla diferenco, eĉ rompo kun la ĝisnuna tradicio.

Sed ene de la organiza modelo ekzistas pliaj diferencoj, el kiuj la plej grava koncernas la stabon. NRO dungas oficistojn kaj kreas burokratan aparaton (tipa ekzemplo: UEA); aŭ bazas sin sur "volontuloj", precipe en Eŭropo, kie eblas ĉerpi en la junulara tavolo, iam militrifuzantojn kaj nun EVS-kandidatojn (tipa ekzemplo: TEJO). La Esperanta Civito proponas alternativon en ambaŭ kazoj.

Jam konata estas la vorto "buralisto", anstataŭ burokrato: homo kiu laboras hejme por diaspora strukturo. Tiel aktivas la kvestoro, la matrikulisto, la kortuma aktisto ktp. Ne hejme, sed en kontoro ĉe Esperanto-Domo aŭ legacio, aktivas la deĵorantoj. Ankaŭ ĉi tiu vorto estas pli kaj pli konata: temas pri bonvolulo kiu konsentas loĝi dum certa periodo (minimume kvar, maksimume dudek ses semajnoj) apud aŭ ĉe unu el la aluditaj konstruoj, kaj tie plenumi taskojn laŭ ordinara 40-hora semajna plano.

Dum TEJO akceptas praktike ĉiun EVS-volontulon, la Civita konsorcio akceptas praktike neniun: la deĵorantoj estas selektendaj inter la personoj kiuj havas la esperantan civitanecon, do neniu gaĝo kandidatas. La selektado okazas per formado (administra kaj ideologia), al kiu oni invitas la kunlaborantojn de la plej transnaciaj paktintoj (ekzemple LF-koop) kaj de post unu jaro ankaŭ la rekrutojn de Civila Esperanta Servo. Dum la EVS-volontuloj restadas en Roterdamo nur unu fojon, la deĵorantoj rotacias: ili revenadas konstante. Tio kaŭzas ke la deĵoranto a) ne bezonas ĉiufoje formadon; b) lertiĝas tra la rutino; c) ĉiam integriĝas en la strukturo.

Pri niaj buralistoj vi neniam legos tion, kion ĵus publikigis TEJO-komitatano Robert Nielsen pri UEA-burokrato: "la UK-libroservo havas aĉan libroservestron. Ĉiuj scias pri lia malafableco kaj nehelpemo, sed neniu faras ion por plibonigi la situacion. Oni ne malhelpu kaj forpuŝu homojn per malĝentileco, poste mirante kial ili ne revenas". Kaj pri niaj deĵorantoj vi neniam legos tion, kion publike respondis TEJO-estrarano: "EVS-volontuloj kiuj ne estis esperantistoj: ĉu sukceso? Meze kontentiga rezulto, multaj ne plu restis en la komunumo post volontulado. Kial? 50% de la malkontenteco venas de la etoso en la Centra Oficejo."

La nova Esperantio konstruiĝas sur tute alia organiza modelo ol la malnova. Ni ekzamenos pliajn diferencojn en alia artikolo.

Giorgio Silfer, konsulo

[HeKo 692 5-C, 5 okt 18]

Sen. Anna Bartek komentarias:
En 2015, en Lillo dum la 100a UK, la libroservestro (Ionel Onet) kondutis kun mi malĝentile: unue, kiam mi pretis transdoni la unuajn skatolojn de "Historio de la esperanta literaturo", kaj due, kiam mi pretis transdoni ekzemplerojn de mia KD "Bela revo". Alian fojon, dum la 101a UK en Nitro, kiam mi demandis lin pri io tute afable, la sama libroservestro respondis krude, malĝentile.
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0603 s s 
  Total: 0.0739 s s