Esperanta Civito

TEJO daŭre sen bilanco 2017


La financa situacio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo treniĝos almenaŭ ĝis la fino de 2018, sen la bilanco de la antaŭa jaro. Tio demonstras ke TEJO estas ankoraŭ UEA-dependa, precipe dependa de ĝiaj administrantoj, kiuj ne sukcesas transdoni la necesajn informojn.

Efektive la demando transiras la (mal)kompetenton kaj la (mal)laboremon de la ĝenerala direktoro kaj de la Centra Oficejo, ĉar la 2017a iusence estis ŝlosila jaro: la unua kiam oni devus klare vidi, kio apartenas al kiu, por poste starigi definitive du apartajn (eĉ se iel paralelajn) librotenadojn. En la fino devus daŭre dependi de Roterdamo nur la kotizaro de la individuaj UEA-membroj sub la 35a aĝjaro, kiuj estas ja TEJO-anoj.

Siavice TEJO ne ŝajnas tre aktivi rilate financojn, se ne temas pri subvencioj al projektoj. Ekzemple neniu rimarkis ian varbokampanjon dum la lastaj monatoj, precipe ne por novaj patronaj membroj.

(HeKo 693 1-A, 15 okt 18)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0364 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0434 s s 
  Total: 0.0798 s s