Esperanta Civito

Preparata la parlamenta sesio en Italio, majo 2019


Ok jarojn poste la Parlamento de la Esperanta Civito ree kunvenos en Italio, kaj denove en Lombardio. Post Sabloneto (2001) kaj Milano (2011), Salo' ĉe la Garda lago gastigos la ordinaran sesion, 24 majo 2019. La elekto de tiu urbeto povus havi moralan signifon: ĝi estis la Vichy de Italio, nome la ĉefurbo de faŝisma diktaturo -- tie kunvenu demokrata transnacia parlamento.

La Konsulo kunvenis pasintsemajne en Milano kun la lokaj organizantoj, unuavice c-ino Lorena Bellotti, delegito de Itala Interlingvistika Centro ĉe la Forumo. Estis fintraktitaj preskaŭ ĉiuj demandoj de la loĝiga servo kaj la preparo de ekstra interlingvistika seminario de IIC, okazonta en Salo' la tagon post la parlamenta sesio.

Kiel jam anoncite, dum kelkaj tagoj antaŭ la parlamenta sesio disvolviĝos studsemajno pri oficinalaj plantoj, zorge de Esperanta Naturamikaro, kunlabore kun la naturamika grupo de Monto Baldo, apud la verona bordo de la Garda lago. Porinforme: naturamik ĉe esperantio.net, kaj ankaŭ tra nia redakcio.

(HeKo 693 2-C, 16 okt 18)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0153 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0463 s s 
  Total: 0.0616 s s