Esperanta Civito

KCE reprezentas Svislandon en ALTE


En Svislando Kultura Centro Esperantista estas la sola institucio aliĝinta al Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo: ĝi reprezentas esperanton en ALTE, kie la svisajn lingvojn reprezentas institucioj ekster Svislando, kaj la romanĉa entute forestas.

Konsekvence, kiam ALTE laŭ komisio de Konsilio de Eŭropo enketas pri fako en rilato kun lingvoj, KCE estas kontaktata por helpi pri Svislando. La seriozeco de nia kunlaboro estas pli kaj pli aprezata, kiel pruvas la lasta enketo pri lingvokonoj postulataj por oficiala enmigrado.

La "svisa" rolo de establoj aliĝintaj al la Pakto neformale glisas inter iliajn kompetentojn ankaŭ en aliaj kazoj, kiam la tegmenta neesperantista organizo ne havas alian filion en Svislando. Temas pri plusvaloro kiun la Esperanta Civito klopodas diplomatie eluzi, ene de certaj limoj. Por tio necesas interalie jura kompetento, kiun bonŝance la nuna Konsulo havas.

[HeKo 694 4-B, 2 nov 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0718 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0417 s s 
  Total: 0.1135 s s