Esperanta Civito

Literaturo porjunula kaj literaturo porpaca


Slovena PEN-Centro organizas la 51an Internacian Renkonton en Bledo, 2-7 aprilo 2019, enfokusigonte du temojn: "Imago kaj realeco: veko de gejunuloj al literaturo" kaj "La reprezento de aliulo: vojo al paco aŭ pado al milito". Pri la unua temo oni skribis:

"Literaturo aŭ manko de literaturo ludas esencan rolon en la vivo de infanoj kaj adoleskantoj. Ni pensas nek pri eduka literaturo nek pri literaturo kiu celas disvastigi ideologion, sed pri literaturo kiu inspiras kaj kuraĝigas por fronti ĉiutagajn problemojn. Literaturo povas proponi modelon de boneco. Danke al sia ebleco de identigo, ĝi stimulas al memreflekto. Kompreni sin mem, koni kaj klopodi kompreni la aliulon konsistigas la unuan paŝon al toleremo, amikeco kaj paco."

"En epoko kiam la libroj estas neglektataj, en epoko kiam la aliro al la informoj estas preskaŭ tuja, en epoko kiam malaperas multaj naciaj lingvoj kaj grandiĝas la influo de la angla ĉiu-nivele kaj -vivosfere, la verkistoj havas enorman taskon: ili devas verki por tiuj al kiuj endas instrui legi kaj skribi, sed tuj poste ami literaturon kaj fine lernigi transdoni siajn pensojn."

Dum la aranĝo kunvenos la Verkistina Komitato (niaj nunaj delegitoj: c-inoj Marie-France Conde Rey kaj Perla Martinelli) kaj la Porpaca Komitato (niaj nunaj delegitoj: c-anoj Zeki Ergas kaj Giorgio Silfer) de PEN Internacia. Oni antaŭvidas literaturan festivalon, laŭ samtempaj poeziaj vesperoj en diversaj urboj de la bela Slovenio.

[HeKo 694 6-B, 4 nov 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0393 s s 
  Total: 0.0540 s s