Esperanta Civito

Dua speso pregota en 2019, honore al LF


Dua speso estas pregota en 2019, honore al la 50a jarkolekto de "Literatura Foiro". Temos pri medalo el arĝento (999) samgranda kaj samvalora kiel la unua, dediĉita en 2009 al la 150a datreveno de la naskiĝo de Zamenhof. La emisio okazos tra fondumo Pro Esperanto, nome la Civita banko, kaj ĝin realigos meksika juvelisto, c-ano Manuel Nájera.

La reverso proponos kiel kutime la blazonon kaj la moton de la Esperanta Civito. La averso enhavos gravuraĵon kun bildo kongrua al la omaĝo al la jubileanta revuo. La medalo situos en travidebla ronda teketo.

La medalo estos uzebla kiel mono ene de la Esperanta Civito. La eldonkvanto atingos cent ekzemplerojn. Por antaŭmendoj eblas turni sin al nia redakcio.

[HeKo 695 4-C, 11 nov 18]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0388 s s 
  Total: 0.0520 s s