Esperanta Civito

Programo de la 5a Afrika Esperantologia Semajno


La 5a Afrika Esperantologia Semajno, organizita de KCE sub la aŭspicio de la Esperanta Civito, kunlabore kun membroj de SIPU kaj IEK, disvolviĝos dum sep tagoj ekde 28 decembro 2018 ĝis 3 januaro 2019 en Buĵumburo (Burundio) laŭ la sekva provizora programo:

Unua tago: geopolitika
La Internaciaj Organizoj, planede-Eŭrope-Afrike. Lingva segmento: la origino kaj uzo de la landnomoj.

Dua tago:  historia
La evoluo de Esperantio organize kaj literature 1887-2018. Lingva segmento: beletristika terminologio.

Tria tago: socia
Konkretaj ekzercoj pri interrilatado (ekz. kiel prepari petskribon aŭ projekton). Lingva segmento: konotacio kaj denotacio.

Kvara tago: kulturidentiga
Simboloj: signifo. Kantoj: ekzercado. Bibliotekonomio: esencaj titoloj kaj katalogado. Lingva segmento: ...

Kvina tago: didaktika
Konstrui testojn kaj ekzameni. Uzo de manlibro: "Paŝoj al plena posedo". Lingva segmento: ...

Sesa tago: konstitucia
Normaro. Federismo-Centralismo. Solidareco. Lingva segmento: ...

Sepa tago: profundiga.

Chiutage okazos individua trejnado pri lingvaj detaloj. Estos spekteblaj diversaj filmoj en esperanto.

(HeKo 696 2-B, 25 nov 18)


Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0838 s s 
  Total: 0.0978 s s