Esperanta Civito

Unua literatura seminario en Dakaro


"Neniam mi havis la okazon partopreni en tiel intensa, interesa kaj kleriga seminario en esperanto" deklaris s-ro Yacinthe Nicolas Badij post la sephora seminario pri nia literaturo, dimanĉon la 1an de julio 2007 en Dakaro, ĉe Hotelo Le Lodge, kvazaŭ esperanta entreo en la menuo de la 73a PEN-mondkongreso, kiu parte financis ĝin, kune kun LF-koop.

"Mi estas tre kontenta pri la atentonivelo de la deko da partoprenintoj (inkluzive de unu virino), kvankam mankis la perkoresponda preparo kiu estas esenca parto de la Afrikaj Esperantologiaj Semajnoj", komentarias la gvidinto de la seminario, c-ano prof. Giorgio Silfer. La seminarianoj venis el ĉiuj tri lokaj societoj de la senegalia Esperantio, kvankam la plej aktiva en la preparado estis tiu en Rufisko, kie loĝas ĝuste s-ro Badij: li estis interalie la sola senegaliano selektita por la unua AfrES en Lomeo, jarfine de 2005.

La seminario fakte sekvis literaturhistorian framon, laŭ kvin periodoj (1887-1921, 1921-1937, 1937-1952, 1952-1970, 1970-1993), sed kun oftaj referencoj al la socikultura kunteksto de la koncernaj epokoj. La seminarianoj havis la okazon eĉ trafoliumi numerojn de niaj gravaj beletraj revuoj "La Revuo", "Literatura Mondo", "Malgranda Revuo", "La Nica Literatura Revuo", "Norda Prismo" kaj "Literatura Foiro". Eblis ankaŭ gustumi specimenojn de la muzika kaj teatra kulturoj en nia lingvo.

"Nun mi estas certa, ke esperanto estas ne nur gramatiko, sed ankaŭ kulturo!" kun feliĉo konstatis alia seminariano, dankante al la Pakto por la Esperanta Civito, kiu ebligis ĉi tiun malkovron.

[HeKo 333 6-B, 3 jul 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(22 Requests)
  PHP: 0.2132 s s 
  Total: 0.2275 s s