Esperanta Civito

TEJO daŭre sen la plej grava bilanco

"Dum IJK la Komitato ne aprobis la financan raporton pro manko de bilanco. La kasistino diris ke UEA ne donis la informojn al TEJO, por ke ŝi povu fari la raporton, do ni petis ke ŝi provu denove kaj donis limdaton de la 30a de septembro" skribis komitatano Robert Nielsen al la TEJO-Estraro fine de septembro.

La bilanco 2017 tiam ne estis ankoraŭ preta, kaj la vjetnama kasistino (same kiel la itala vicprezidanto) atribuis al la Centra Oficejo de UEA la respondecon pro tiu malfruo, ene de pli vasta malkontento pri UEA. Fine la Komitato per reta voĉdono prokrastis ĝis 10 decembro 2018 la liveron de la bilanco.

La tempo pasis, pli kaj pli montrante la probleman rilatadon inter la du asocioj, en situacio pli kaj pli rebusa. Alvenis la 10a de decembro, sed ĝis hodiaŭ nenia spuro pri la promesita bilanco.

Kial la bilanco 2017 estus tiel komplika? Ĉar ĝi estas la unua post la "enhejma separo" inter UEA kaj TEJO, do tiu kiu definitive fiksus la komencan kapitalon de TEJO. Kion TEJO efektive posedas? Kion ĝi kreditas kaj ŝuldas? Se la revuo "Kontakto" akumulis deficiton, ĉu ĝi estu enskribita en la TEJO-bilanco aŭ en la UEA-bilanco (ja la revuo apartenas al UEA)? Kio pri la luigo fare de TEJO de apartamento kiun proprietas UEA? Kaj tiel plu.

La junulara organizo havas ambician horizonton de publikrilata strategio. Sed sen bilanco ĝi estas kvazaŭ giganto kun piedoj el argilo. Al kiu konvenas tia stato?

[HeKo 697 7-A, 14 dec 18]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0760 s s 
  Total: 0.0904 s s