Esperanta Civito

Inaŭgurita la verkistara mondkongreso


Hodiaŭ la prezidento de Senegalio, Abdoulaye Wade, inaŭguris la 73an PEN-mondkongreson en Dakaro, dediĉitan al la ĉeftemo: "La vorto, la mondo kaj la homaj valoroj". La nunan kongreson nature karakterizas la pli granda ĉeesto de afrikanoj, kiuj povus per siaj voĉoj decidi pri la orientiĝo de la Asembleo de la delegitoj.

Inter okdeko da literaturoj, la esperantan reprezentas gec-anoj Giorgio Silfer kaj Marie-France Conde Rey. Esperanto estas indikita kun adekvata reliefo en ĉiu oficiala informilo. Interalie, danke al la Esperanta PEN, kies prezidanto li estis, la nomo de c-ano William Auld situas en la listo de la honorindaj personecoj de la mondliteraturo forpasintaj en 2006.

La delegacio de la Esperanta PEN estas aktiva en la komitato pri tradukado kaj lingvaj rajtoj, en la porpaca komitato kaj en la verkistina. C-ino Perla Martibnelli reprezentas la revuojn "Literatura Foiro" kaj "Femina" ĉe la specifa konferenco de virinoj en verkado.

La partopreno de esperanto-verkistoj reliefigas la fakton ke la originala esperanto-kulturo (tra la Pakto por la Esperanta Civito, kiun nia PEN-Centro iniciatis kun aliaj establoj) subtenas la batalon por la esprimlibereco, kiu estas malhelpata en multaj (sed ne ĉiuj) landoj de Afriko, precipe la plej influataj de Islamo.

Bedaŭrinde ankaŭ en kelkaj finvenkisme orientitaj partoj de Esperantio la esprimlibereco estas malhelpata, ĉu per rekta kosmetika cenzuro (kiel en ĉefaj asociaj organoj) ĉu per malrespekto kontraŭ la artikolo 12 de la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj (kiel ĉe skandalismaj publikaĵoj).

[HeKo 333 7-B, 5 jul 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0431 s s 
  Total: 0.0577 s s