Esperanta Civito

Ekas en Buĵumburo la 5a AfrES


La kvina Afrika Esperantologia Semajno ekas en Buĵumburo. Ĝin organizas Kultura Centro Esperantista, sub la aŭspicio de la Esperanta Civito. Partoprenantoj estas atendataj el Kongolando, Ruando kaj Burundio.

La malfacila situacio en Kongolando (kun ĝeneralaj elektoj ĉi-semajne) certe malhelpas kelkajn atingi la seminarion. Ĉi-lasta okazas danke al la sindediĉo de c-ano Giorgio Silfer, kiu jam la sesan fojon gvidas tiajn aranĝojn en Afriko, jen kiel AfrES jen kiel studgrupo kadre de Afrikaj Kongresoj de Esperanto.

Kvar establoj aliĝintaj al la Pakto estas koncernataj per la klerigo de siaj aktivuloj: inter ili certe troviĝas gvidontoj de la esperanta popolo en Afriko.

(HeKo 698 3-B, 27 dec 18)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0192 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0401 s s 
  Total: 0.0593 s s