Esperanta Civito

Literatura kafejo pri Ady en januaro


La fama poeto, amiko de esperanto, Endre Ady forpasis en januaro 1919, sojle de grandaj ŝanĝoj en la hungara socio. Cent jarojn poste d-ro Vilmos Benczik parolos pri liaj vivo kaj verkaro en la literatura kafejo okazonta en Budapeŝto, ĉe la orienta legacio de la Esperanta Civito, 17 januaro 2019.

Al Endre Ady "Literatura Foiro" dediĉis kovropaĝon kaj eseon en la kolekto 2015. Ĉi-jare ĝi publikigos eseon de d-ro Benczik pri la mondpercepto de tiu progagonisto de la "Nyugat"-epoko.

La literaturan kafejon, la solan konstantan en Esperantio, organizas Fajszi Amika Rondo, sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro.

(HeKo 298 5-B, 30 dec 18)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0158 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0809 s s 
  Total: 0.0967 s s