Esperanta Civito

Fine fermitaj la bilancoj de TEJO


Dum sia ĵusa kunveno apud Berlino (Germanio) la Komitato de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo fine sukcesis fermi la epokon de integrita (aŭ hibrida) librotenado kadre de Universala Esperanto-Asocio.

Laŭ la financa raporto liverita de la Estraro, kaj aprobita de la Komitato, TEJO posedis kapitalon de preskaŭ 310.000 eŭroj fine de 2016, kiu reduktiĝis al iom pli ol 240.000 fine de 2017. La perdon kaŭzis du forte deficitaj spezkalkuloj: minus 38.000 en 2016 kaj minus 35.000 en 2017, proksimume.

La deficitojn kaŭzis precipe la kostoj pro la stabo (oficistoj kaj volontuloj). Same kiel por UEA, tiuj kostoj larĝe superas 50% de la tuto -- kio ne estas simptomo de financa bonfarto, se konsideri (laŭ faka opinio de s-ro Gian Carlo Fighiera) ke en internacia neregistara organizo la personaro ne devus kaŭzi pli ol duonon de la elspezoj, kaj plejparte pro interpretado (sed nek UEA nek TEJO suferus pro la monda lingva problemo...).

En la enspezoj la membrokotizoj konsistigas neglektindan onon: apenaŭ 4.000 eŭroj en 2017. TEJO vivas danke al projektoj financataj de eŭropaj instancoj.

Preskaŭ kvarono de la mono de TEJO kuŝas ankoraŭ ĉe UEA: tiu ĉi kvanto povus ŝanĝiĝi, depende de lastaj detaloj ĝustigendaj en Roterdamo.

(HeKo 698 7-A, 1 jan 19)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0129 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0368 s s 
  Total: 0.0497 s s