Esperanta Civito

Presata la unua numero de LF en la ora jubileo

Estas jam presata la numero 297 (februaro 2019) de "Literatura Foiro", kiu tial atingos akurate la abonantaron en Eŭropo komence de la koncerna monato. La 64-paĝa revuo, nun ĉefredaktata de c-ino Perla Martinelli, dediĉas la kovrilojn ne al sia ora jubileo (memincensado kaj cenzurado karakterizas aliajn subjektojn en Esperantio) sed al la Internacia Jaro de la Indiĝenaj Lingvoj.

Ĉi tiu unua numero de la 50a jarkolekto kovrile kaj esee prezentas unu el la plej famaj inter la indiĝenaj lingvoj en Eŭropo, nome la okcitanan. Giorgio Silfer verkis sociologie kaj historiografie pri la okcitanismo, malkovrante faktojn kiuj ne tute plaĉos al kelkaj: unuavice la flirtado inter okcitanistoj kaj la franca faŝismo. Aliflanke, tre interesaj komparoj faritaj helpe de la Okcitana PEN povas klarigi ankaŭ la evoluon de la esperantlingva komunumo.

La revuo riĉas ĉi-foje je originala prozo, pro rakontoj de Ivaniĉka Maĝarova, Julian Modest, Gonçalo Neves; kaj je originala poezio, danke al Gianfranco Molle, Dimitrije Janiĉiĉ kaj du ĉinoj: Mao Zifu kaj Jado.

Valorajn eseojn proponas Giorgio Silfer, pri "Terra nullius kaj ius soli ĉe la unua homarano"; Trevor Steele, pri la originoj de Islamo; Alfred Palma, pri la malta traduko de la Dia Komedio; Renée Triolle, pri "Kiel fabriki bonan vendotaĵon en la libromerkato". 

Ĉarmajn medalionojn aŭtoris Carlo Minnaja (pri Baldur Ragnarsson), Perla Martinelli (pri Amos Oz), Boĵidar Bagola (pri Trixini).

Librorecenzoj (de Carlo Minnaja kaj Fernando Pita), filmorecenzo (de Marie-France Conde Rey) kaj komentarioj de multaj abonantoj kompletigas la numeron.

La revuon posedas, eldonas kaj administras LF-koop. Ĝi estas abonebla ankaŭ tra nia redakcio, aŭ rekte ĉe lf-koop@esperantio.net. Aliĝu al la kreskanta abonantaro ankaŭ donacante al afrikaj esperantologoj.

[HeKo 700 2-B, 18 jan 19]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0166 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0457 s s 
  Total: 0.0623 s s