Esperanta Civito

Ĉu TEJO paŭtas al Eŭropa Unio?

La Komitato de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo malakceptis dokumenton pri la "politika pozicio" de TEJO rilate Eŭropan Union, dum sia ĵusa kunveno apud Berlino. Poris nur sep komitatanoj, sin detenis naŭ, kontraŭis dek. Praktike la estraro (el kiu fontis la dokumento) troviĝis en malplimulto.

La dokumento estis deklaro el tri alineoj. La unua agnoskas la ekziston de "eŭropa identeco". En la dua tamen "TEJO ne havas starpunkton pri kio difinas la eŭropan identecon". Ĝi nur agnoskas, ke "vaste akceptitaj partoj de eŭropaj identecoj estas aktiva akceptado de homaj rajtoj, demokratio, juroŝtato kiel protektataj de la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj kaj la Kortumo de Eŭropa Unio".

La tria alineo, titolita "Ĉu TEJO subtenas Eŭropan Union?", donis pli firman respondon, efektive jesan, pro la "konkreta kontribuo de Eŭropa Unio por internaciaj moviĝoj kaj por neformala edukado". Implica danko pro la financado al TEJO fare de EU-instancoj.

La negativa voĉdono indikas la malfortecon de pli eŭropisma tendenco ene de la esperanto-junularo. Estus interese vidi kiel TEJO pozicius sin rilate al Unuiĝintaj Nacioj, organizo multe pli kritikinda ol Eŭropa Unio mem. Se TEJO kohere malaprobus deklaron favoran al UN, ĝi devus klarigi kiel ĝi situas rilate la oficialajn UNoismon kaj Uneskismon de UEA. Se ĝi aprobus deklaron favoran al UN kaj Unesko, ĝi devus klarigi kial ĝi trovas UNon malpli riproĉinda ol EU.

[HeKo 700 3-A, 19 jan 19]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0152 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0432 s s 
  Total: 0.0584 s s