Esperanta Civito

HeKo - retagentejo de la Esperanta Civito

HeKo estas novaĵagentejo je la servo de la establoj en kaj apud la Pakto por la Esperanta Civito, sub la imprimaturo de la Konsulo aŭ lia delegito. La informoj estas: oficialaj de la Civitaj instancoj, se indikitaj per la litero C; bultenaj de paktintaj establoj, se indikitaj per la litero B; alies neoficialaj, pri kio ajn utila por la evoluo de Esperantio, se indikitaj per la litero A. Kaj pri Eŭropaj institucioj aŭ geopolitiko, se indikitaj per la litero E.
Eblas SENDI KOMENTARION aŭ ARTIKOLON tra la redakcia adreso.
Publikigo estas rajto por kiu havas la esperantan civitanecon, laŭdiskrecia por la ceteraj.
Eblas donaci monon por subteni nin per https://www.paypal.me/giordanoalessio97
.
Nia poŝta adreso: Esperanta Civito > HeKo, strato Edinburgo 26, BE-1050 Bruselo (Belgio)


HeKo 833 6-A, 27 mar 24: Por iuj tradukarto estas enspeziga en Esperantio


Ekzistas homoj kiuj tradukis la Dian Komedion kaj ricevis eĉ ne groŝon por tio; eventuale mecenato pagis la eldonon. Ne temis pri debutanto, sed pri iu Kolomano Kalocsay; fakte el la itala li tradukis multon, sed ioman honorarion li ricevis nur por esperantigi memorlibreton aŭtoritan de Benito Mussolini.

Lazaro Ludoviko Zamenhof estis pli bonŝanca, ĉar Hachette pagis lin sufiĉe multe por stabiligi liajn privatajn financojn, tial vojaĝi tra Eŭropo kaj eĉ al Ameriko, kaj permesi al si trian infanon post preskaŭ du jardekoj. Bone ke iuj gajna ...

Legu pli


HeKo 833 5-B, 24 mar 24: Nia literaturo en du konferencoj de PEN Internacia


La Esperanta PEN partoprenos en la internacia konferenco de la PEN-Komitato pri tradukarto kaj lingvaj rajtoj, kiu disvolviĝos en Laponio komence de junio 2024. Niaj delegitoj, gec-anoj Giorgio Silfer kaj Perla Martinelli, atingos Inari kaj restos en Finnlando ĝis la mezo de junio, vizitante gekonatojn en diversaj regionoj; la reveno al Svislando okazos per flugo el Stokholmo.

Pli frue, meze de aprilo en Slovenio, c-anoj Giorgio Silfer kaj Alessio Giordano reprezentos nian literaturon en la internacia konferenco de la Pac-Komitato, kie pro ...

Legu pli


HeKo 833 4-C, 21 mar 24: Novaj delegoj kaj sukcesoj en la Kapitulo


En la hieraŭa kunsido de la Kapitulo la Vickonsulo anoncis la reprenon de la delego pri informado ekde aprilo 2024, kiam c-ano Alessio Giordano aktivos por LF-koop kun buralista kontrakto; li do ne plu estos Kapitulano. Samtempe aldoniĝos la responso pri la Kongresa Buroo al la delegoj atribuitaj al la vickonsulino pri internaj aferoj, sen. Manuela Blanco.

Rilate la situacion en Esperantio, la Kapitulo aldonis kongresojn kaj bibliotekojn al la plano Dalmata, deklasita de sekreta al konfidenca por la nova Senata mandato (2025-29). La plano progresi ...

Legu pli


HeKo 833 3-A, 20 mar 24: Domo ne vendita, au ne vendebla?


Pasis pli ol du jaroj post la decido, aprobita de la ĉefa statuta instanco, vendi la domon de la Universala en Roterdamo, sed neniu aĉetas ĝin. La nemoveblaĵo estas proponata kontraŭ 1.490.000 eŭroj, tamen destinita nur por kontoroj: por instali loĝejojn necesus uzoŝanĝo, aprobenda de la magistrato.

Kutime tia domo en tia loko vendiĝas ene de ses monatoj, aŭ neniam se la prezo ne malaltiĝas. Ĝi ja malaltiĝis, sed oni devus pli malaltigi, se entute oni deziras vendi.

Intertempe la domon utiligas libroservo plus la stabanoj de ...

Legu pli


HeKo 833 2-B, 17 mar 24: Intervjuo kun William Auld aperos lumdiske


Duonhora televizia intervjuo de Giorgio Silfer al William kaj Meta Auld, registrita en Milano 1998, estos eldonita kiel aparta lumdisko ĉi-jare, okaze de la centa datreveno de la naskiĝo de la skota poeto. La teksto de la intervjuo, transskribata de Anna Bartek, aperos en la oktobra numero de "Literatura Foiro", koincide kun la datreveno.

La eldonon prizorgos la reaktivanta bendofako de LF-koop, laŭ projekto gvidata de Alessio Giordano. La produktado okazos parte en Svislando kaj parte en Italio. Duobla kompakta disko kaj libreto kun la tuta ĉef ...

Legu pli


HeKo-arkivo

Esperanta Civito