Esperanta Civito

Porrúa eldonos la verkon pri nia kultura historio


La prestiĝa meksika eldonejo Porrúa produktos kaj surmerkatigos la verkon "Breve historia cultural de la comunidad esperantófona" de Giorgio Silfer kaj María Elena Ruiz Cruz. La libro situos en ĉiu grava librovendejo de Meksiko kaj estos prezentita premiere en la ĉefurbo, 13 marto 2019, ĉe Fundación Elena Poniatowska.

La franclingva varianto "Brève histoire culturelle de la communauté espérantophone", realigita de c-ano Silfer kun c-ino Marie-France Conde Rey, premieros en Svislando meze de aprilo. La hispanlingva en Eŭropo premieros komence de junio, okaze de la librofoiro en Madrido.

La verko, inspirita per la enkondukaj ĉapitroj de "Historio de la esperanta literaturo" de Minnaja-Silfer, estas prioritate adresita al la publiko de PEN Internacia, kaj konsekvence ekzistos ankaŭ alilingvaj variantoj: jam anonciĝas la angla kaj la portugala.

(HeKo 700 7-B, 24 jan 19)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0407 s s 
  Total: 0.0544 s s