Esperanta Civito

"La plena vortaristo", nova dramo de Giorgio Silfer


En "Literatura Foiro" n-ro 298 eblos legi la tekston de "Mira, Jusefo kaj la gardeloj", unua teatraĵo originale verkita en esperanto pri afrika temo. Dum amatora trupo de Islama Esperanta Klubo estas preparanta ĝian prezenton en Buĵumburo, la aŭtoro jam ekverkis novan dramon.

"Min inspiris verko de Manuel Calzada Pérez, <El diccionario>, kiun mi ĵus spektis en Meksikurbo. La dramo rakontas pri la vivo de María Moliner, kiu aŭtoris vortaron de la hispana antagonisman al tiu de la Real Academia. Ŝian rolon admirinde interpretas la meksika aktorino (el hispana deveno) Luisa Huertas. Intervjuo al ŝi aperos en LF" klarigas c-ano Giorgio Silfer. "Mi pensis pri prozopopeo, sed ne tiel satire humura, kiel tiu de Zamenhof en <Budapesta ekzameno> de Szathmári. Eble unuafoje oni revivigos sur la podio gravan esperantiston, krom Lazaro Ludoviko. Temos pri Gaston Waringhien."

Laŭ Silfer, la biografio de Waringhien (inkluzive de ankoraŭ nekonataj partoj), kombinita al konfliktoj aksitaj sur la lingvo, tute taŭgas por sintezi almenaŭ duonan jarcenton de la historio de esperanto. Dialogoj kaj monologoj grandparte formiĝos el fragmentoj kaj citaĵoj. Provizora titolo: "La plena vortaristo".

(HeKo 701 5-B, 8 feb 19)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0430 s s 
  Total: 0.0564 s s