Esperanta Civito

Eugene Schoulgin internacia PEN-sekretario


Eugene Schoulgin, 68-jara norvega verkisto loĝanta en Turkio, estas la nova internacia sekretario de PEN-Klubo. Iama gvidanto de la Komitato por verkistoj en prizono, Schoulgin estas eble la plej populara membro de PEN Internacia. Tial estas tute kompreneble ke li gajnis en la baloto per granda majoritato: 50 kontraŭ 30.

La alternativan kandidatecon de Giorgio Silfer damaĝis la memleza taktiko de la franca aliancano Sylvestre Clancier, kiun poste la Asembleo "punis" ne reelektante lin al la estraro. Konsekvence neniu franclingvano sidas nun en la gvidaj organoj de PEN.

Dum la posta tago Clancier ne aperis en la kongresejo, kaj Silfer reprezentis la minoritaton en diversaj traktativoj kun la majoritato pri kelkaj delikataj rezolucioj: ekzemple holokaŭsto kaj estonta kongreso en Latin-Ameriko.

Hodiaŭ la 73a PEN mondkongreso estis fermita de la ĉefministro kaj de la kulturministro de Senegalio.

[HeKo 334 1-B, 11 jul 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0153 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0498 s s 
  Total: 0.0651 s s