Esperanta Civito

Tago de la Gepatra Lingvo kun INALI en Meksiko


La prestiĝa Instituto Nacia de Lingvaj Indiĝenaj en Meksiko invitis al prelego la Konsulon de la Esperanta Civito ankaŭ ĉi-jare, okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo.

Prof. Giorgio Silfer prelegos hispanlingve en la aŭditorio de Muzeo Franz Mayer (en la centro de Meksikurbo) sabaton la 23an de februaro 2019, je 12h00. La temo estos la stato de indiĝenaj lingvoj en Eŭropo (kutime nomataj "regionaj"). Li ekzamenos tri specifajn kazojn: lingvo resurektinta, lingvo mortanta kaj lingvo kiu fore parencas al Meksiko.

Pri la unuaj du aperis eseoj en "Literatura Foiro". Ĝuste pri la okcitana en la ĵusa februara numero, fare de c-ano Silfer mem.

Kiel konate, la oratoro estas unu el la subskribintoj de la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj (1996). Li reprezentas la esperantan literaturon de la internacia PEN-Komitato pri tradukarto kaj lingvaj rajtoj.

(HeKo 702 1-B, 19 feb 19)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0444 s s 
  Total: 0.0583 s s