Esperanta Civito

Kien la afrika esperanto-movado?


Ĉiam Afriko estas grundo de eksperimento, kaj ĉiam tiuj eksperimentoj donas profiton ne al Afriko, sed al la eksperimentantoj. Kion tiu ĉi celas, certe tio estas ne la bono de Afriko, sed kontentigo de propraj ambicioj. Kio nun okazas en la E-movado afrika, tio neniun dubigas.

Kiuj legas vortojn de la nuna prezidanto de UEA, Renato Corsetti, tiuj kredos, ke ĉio iras glate en Afriko, aparte en Benino kaj Burundio. La realon oni konus nur se oni estus en tiuj landoj. Aliloke skismo okazas en landaj asocioj pro postulo de Renato Corsetti.

En Niĝerio du Esperantistojn ribeligas Renato Corsetti kontraŭ estraranojn de la landa asocio EFEN. Renato petis de niĝerianoj, ke ili disiĝu de aliaj. Io tia ĝermas ankaŭ en alia lando.

En Togolando funkcias normale la gvidorganoj de la landa asocio. La estraroj de JOTE kaj UTE kunvenas regule, ankaŭ la komitato. En decembro 2006 elektiĝis tiuj gvidorganoj. Tiam la elektokomisiono kontaktis ĉiujn elstarajn Esperantistojn por estraraniĝi. Preskaŭ ĉiuj ne akceptis la proponon. Nun esperantistoj, kiuj ne akceptis la proponon de la elektokomisiono, pensas, ke la movado togolanda stagnas, kaj tial volas organizi kunvenon por relanĉi ĝin. Tio ĉi estas bela ideo, sed, ĉu ili ne rilatu kun la nunaj gvidorganoj de la landa asocio? Ĉu oni kredu diron de Esperantisto Burundia, ke Renato dividas ankaŭ la Togolandan movadon?

Burundia Esperantisto akuzis Renaton pri nekapablo unuigi Esperantistojn de sama lando. Li menciis la manovrojn de Renato en Burundio por distancigi Esperantistojn unuj de aliaj. Kiuj legas intervenojn de Renato ĉie, iuj el tiuj pripensu la vortojn de tiu Burundia Esperantisto. Kion celas Renato per sia agado en Afriko ?

Prezidento de afrika lando diris: "se necesas pereigi duonon de la popolo por povi regi la alian duonon, tion mi pretas fari". Eble Renato ne havas tian ideon, sed liaj agoj vere aludas pri tio. Vidu! Kiam UEA decidis ke la oficejo en Lomeo estu vera oficejo dependanta de la Direktoro de UEA, ili diris: Ne, dankon! Ni plue volas la monon, sed ni ne volas labori laŭ la ordonoj kaj sub la kontrolo de la Direktoro de UEA", skribis Renato en Ret-Info. Kiu diris tion al Renato Corsetti? Ĉu Renato Corsetti ne povas montri la veran situacion pri la movo de Afrika Oficejo al Benino? Se li nun konscias, ke li iras la malĝustan vojon, li simple reiru. Tio estas pli bone ol mensogadi. Ne tiel prezidanto de tutmonda asocio kondutu. Li tamen trovas sekvantojn en Afriko, per kiuj li agadas, dividante esperantistojn kaj malkreante landajn asociojn.

Esperantisto sekvis la ILEI-seminarion en Benino en februaro 2007. Ĉar li sekvis ankau la esperantologian seminarion de decembro 2005 en Togolando [organizitan de TIETo kaj KCE], li povis kompari ambaŭ aranĝojn. Li asertis, ke la seminario de Benino nenion valoras kompare kun tiu de Togolando. Li aldonis, ke li tute ne komprenas la rolon de Agnes Geelen dum tiu seminario. Finfine li diris, ke ŝi rolis nur kiel spiono. Tian spionan rolon ŝatus havi afrikano dum la seminario de Togolando en decembro 2005, sed la organizantoj ne permesis al li partopreni [ĉar li ne partoprenis en la prepara perkoresponda kurso]. Nun li daŭrigas sian agadon marionetan, (sen)konscie malutilante al la movado en propra lando.

Ĵus okazis literatura seminario en Dakaro. Ĝin partoprenis Esperantistoj senegaliaj. Kiam la supre menciita Esperantisto afrika [François Hounsounou] aŭdis pri la seminario, li tuj skribis al senegalia esperantisto [Yacinthe Nicolas Badij], ke li ne akceptu la okazigon de la seminario, ĉar ĝi estas aranĝo ne de UEA [sed de LF-koop kaj Esperanta PEN]


Kompatinda Afriko, ĝis kiam viaj idoj liberigos vin? Ĉion ajn ili ŝutas sur vin, kaj vi ĉiam malfruas malantau la aliaj kontinentoj. Eĉ via Esperanto-movado lamas jam du jarojn. "Gerda malaperis" kaj "Afero de Espero" estas kursmaterialo por viaj anoj Esperantistoj. La unua materialo estas por komencantoj, dum pri la dua, kiu temas pri historio de la movado en Afriko, "Libera Folio" jene prezentas: Ĵus aperis ĉe UEA la unua esperantlingva monografio pri la historio de la Esperanto-movado en Afriko. Bedaŭrinde la verko baziĝas sur nederlandlingva originalo verkita antaŭ deko da jaroj, kaj la enhavo intertempe ne estis aktualigita. "Pro manko de spaco kaj tempo mi ne ĝisdatigis la informojn", skribas la aŭtor[in]o mem en la antaŭparolo de la verko. La frua historio de Esperanto en Afriko estas pritraktata laŭlande, en iom katalogeca maniero, sen profunda analizo. Krom tio la verko priskribas la evoluon de la afrika strategio de UEA kaj TEJO, kaj iom amplekse la kvar Afrikajn Kongresojn de Esperanto en 1991-1996. Ne estas aparte esplorataj la motivoj de afrikanoj lerni Esperanton...

Tuj oni povas kompreni, ke tiu materialo estas ne didaktika. Kial do tiajn Renato Corsetti altrudas al afrikanoj ?

Vere suferas la afrika movado. Se tiajn vojojn iru ĝi, certe neniam ĝi progresos, kaj ĝi ĉiam dependos de la ekstero. Afrikaj Esperantistoj devas esti solidaraj. Subfosi aliajn neniel progresigos la afrikan movadon. Nun vere lamas la afrika E-movado pro la sinteno de UEA-gvidantoj fine de 2005. Anstataŭ reiri por pripensi novan strategion, ekskludante neniun esperantiston, Renato Corsetti kaj liaj kunlaborantoj persistas en sia agado. Kiu perdas en tio? Certe Afriko, sed ankaŭ UEA, kaj precipe Esperanto.

Venontaj jaroj plumontros la konsekvencojn. Tiam la fuŝo jam estos tro granda, se nun afrikanoj mem ne vekiĝus por prizorgi sin kaj fortigi sian solidarecon. Espereble la nova estraro de UEA riparos multon.

(fonto: Afrika Centro Esperantista, HACE 003)

[HeKo 334 3-A, 16 jul 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0396 s s 
  Total: 0.0532 s s