Esperanta Civito

Heroldo de Esperanto: du numeroj dissendataj


La abonantaro (unuavice la klientaro de Kultura Centro Esperantista) ricevos samtempe la februaran kaj la martan numerojn de "Heroldo de Esperanto", nun dissendatajn. La monata informilo de KCE akumulis kelksemajnan malfruon, lige kun la intensa aktiveco de la redaktoroj. Tiu aktiveco trovas nun la atenton de la du novaj numeroj, 2293 kaj 2294.

Apud la novaĵoj el Ameriko, en la fokuso troviĝas diversaj kulturaj iniciatoj dum la venontaj monatoj, ene de la cirkvito kie moviĝas ankaŭ KCE. Kaj precipe la aktiveco de la kulturcentro, kiu en konciza raporto emfazas la pozitivajn rezultojn de la pasinta jaro, sed ne kaŝas la financan fragilecon rilate al la kontanto: KCE ŝajnas ludisto de monopolio posedanta hotelon, sed kun preskaŭ malplena kaso.

Pri financaj problemoj raportas ankaŭ Vinilkosmo en propra gazetara komuniko. Hazarde la risko ĉesigi la entreprenon koincidas kun la relanĉo de la muzika fako de LF-koop.

Al la asembleoj de KCE kaj de LF-koop, kunvenontaj en aprilo, ne mankos diskutmaterialo.

[HeKo 704 2-B, 25 mar 19]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0154 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0449 s s 
  Total: 0.0603 s s