Esperanta Civito

Degoul, Oŝlak kaj Silfer por IJF pri "sankteco"


La ĉeftemo de la ĉi-jara Internacia Junulara Festivalo (Rimino, 18-22 aprilo) rilatas al sankteco. Enkonduke demandas Valentina Boldurescu: "Kiu povus paroli pri la temo?" Respondis tri kleruloj, kunlaborintoj de "Homarane", kajero pri socio, filozofio kaj religio: Francisko Degoul, Vinko Oŝlak, Giorgio Silfer.

La zamenhofologo Degoul proponis interesan eseon pri la "sankteco" ĉe la aŭtoro de esperanto. La filozofo kaj teologo Oŝlak enfokusigis filologie la koncepton, kaj larĝigis ĝin al la numa mondo. La historiisto Silfer jam verkis pri sankteco kadre de eseo pri monoteismo kaj eŭdemonismo ĉe la unua homarano.

"La eklezio rakontis al ili pri diversaj elpensitaj <ordonoj de Dio>, pri diversaj elpensitaj "sanktaj veroj", kaj kiam ilia prudento kontraŭ tio ĉi ekprotestis, ili devis tute defali de ĉia religio, kaj multaj el ili sentas sin tre malfeliĉaj" citas la anarkokristano Degoul el Zamenhof. "Por la sankteco la separiĝo de la profano kaj la senkondiĉa devkonscia karaktero estas tipaj, ĉar la sankteco estas la loko de kolektiva identodifino" citas la fundamentisto Oŝlak el Schluchter.

Legu pli en Literatura Foiro

[HeKo 705 6-B, 31 mar 19]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0128 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0419 s s 
  Total: 0.0547 s s