Esperanta Civito

Lingvaj Komitatanoj kaj Akademianoj kune


La 5a Lingva Kolokvo de Kultura Centro Esperantista, okazanta en Ĉaŭdefono, revenis al sia origina formulo de renkonto inter Lingvaj Komitatanoj de Esperantio (komisiono interna al la Esperanta Civito) kaj Akademianoj de Esperanto. Kiel konate, la Lingvaj Komitatanoj havas homogenan koncepton pri la lingvo, raŭmisme inspiritan, dum AdE estas heterogena institucio, kiu tra la jardekoj transiris de la itisma al la "bonlingva" influo.

La kvar ĉeestantaj LK-anoj kaj tri (eks)akademianoj utiligis la formulon "Aliroj al esperanto", nome la titolon de la lasta verko redaktita de Christer Kiselman, antaŭ ol li abrupte rezignis pri la prezido kaj la membreco de AdE entute.

La hieraŭaj prelegoj de Javier Alcalde (pacifisma aliro) kaj Carlo Minnaja (literatura aliro) havis esence historiografian karakteron. La debato enfokusigis kelkajn aspektojn, ekzemple en rilato kun la svisaj pioniroj Pierre Ceresole kaj Edmond Privat. Sed ankaŭ la figuro de Zamenhof ricevis atenton, pro sia ambigueco: unuflanke la konstanta kandidato al la Pac-Nobelo (kun aparta graveco en 1910), aliflanke la lojala subulo de la caro, preta al mobilizo por iri al la milito al Manĉurio (aŭ Manĝurujo) -- kio malhelpus lin iri al Bulonjo, 1905.

Pli lingvistika la hodiaŭa temo de Perla Martinelli. La sola virino kiu ĝis nun eniris la estraron de AdE (la plej masklisma el ĉiuj niaj institucioj) raportis pri feminisma aliro al la lingvo, parte per retrospektivo parte per ekzameno pri Plena Ilustrita Vortaro, kies eldono zorgita de Duc Goninaz estas eĉ pli mizogina ol la varengjena.

Same hodiaŭ, Giorgio Silfer prezentis efektive lingvistikan aliron, ne ŝatante ripeti sian kontribuon al la verko redaktita de Kiselman (pri la du epistoloj al Odeso). Li evitis ankaŭ resumon de la verko de John Wells "Lingvistikaj aspektoj de esperanto", eĉ se li rekomendis aĉeti ĝin en la libroservo de KCE, unu el la malmultaj kiuj ankoraŭ gardas ekzemplerojn.

Dum la kolokvo ĵus eblis spekti raraĵojn, nome du filmojn parte (aŭ tute) pacifismajn: "Antaŭen" de J. A. Mahé (1937) kaj "Idiot's Delight" de Clarence Brown (1939). Krome sed plej home, la remtero de KCE konfirmiĝas kiel la gastronomie kaj enologie tre altnivela gastejo en Esperantio.

(HeKo 706 8-B, 13 apr 19)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0402 s s 
  Total: 0.0539 s s