Esperanta Civito

"Kanti klasike" sukcese en IJF


Soprano Federica D'Antonino kaj baritono Gaetano Merone revenis hieraŭ al la Internacia Junulara Festivalo kun sia repertuaro de melodioj el operoj kaj napolaj kanzonoj. Sed kompare kun la pasinta jaro en Ascea, la prezento en Rimino surprizis ĉiujn: ne plu en la itala, sed en esperanto, danke al tradukoj de Emeriko Baranyai, Perla Martinelli, Nicolino Rossi kaj precipe Giorgio Silfer. Ĉe la klavaro akompanis, kiel antaŭe, majstro Francesco Cipullo.

Temis pri la unua grava testo, antaŭ junulara publiko: la rezulto estis pli ol kontentiga. Aparte ŝatataj la duetoj, interalie "O sole mio", kun la poezia teksto de EmBa "Popol' ni estas". La premiero en aŭgusto, dum la Internacia Junulara Kongreso en Slovakio, proponos du-tri reĝisorajn novaĵojn, cele al pli facila eniro en la mondon de la klasika muziko.

Por la realigo de la projekto multe aktivis Giorgio Di Nucci, mem muzikisto kaj prezidanto de Itala Esperanto-Junularo. La kompaktan diskon produktas LF-koop.

(HeKo 707 5-B, 22 apr 19)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0174 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0682 s s 
  Total: 0.0856 s s