Esperanta Civito

Bakker: pri Afriko UEA rajtas, sed ne pravas


Laborante kun UEA kiel ĝia komisiito por Afriko mi ne volis ŝarĝi ĝian spezaron kaj kolektis monon el donacoj. Per tiuj mi do pagis mian propran laboron. Kompreneble mi laboris laŭ mia konvinko, kiun mi en januaro 1990 skribe deponis en artikolo "Por plia jardeko de Esperanto en Afriko". Tiu artikolo ĉiam restis por mi valida. Ekzemple ĝi substrekis la pligravecon de utiligado kaj instruado (al progresintoj) ol de varbado kaj instruado al komencantoj.

Kiam fondiĝis Afrika Oficejo, kiu transprenis miajn taskojn, mi kompreneble direktis parton de la kolektita mono al ĝia funkciado. Afrankoj, subvencietoj, abonoj, Afrika Oficejo, estis kelkaj el la ĉefaj kategorioj de elspezado.

Nun, post kiam UEA transprenis la afrikan agadon, estas la vico de Renato [Corsetti, prezidanto] sekvi tion, kion li opinias la plej ĝusta strategio. Li inversas miajn prioritatojn: plej ŝatas la varbadon de novaj esperantistoj kaj nur dualoke subtenas la utiligadon.

Ĉu li rajtas uzi por tio la monon el Fondaĵo Afriko? Kompreneble jes, ĉar mono donacita estas donacita. La donacinto ne plu rajtas ligi kondiĉojn al ĝia utiligado.

Mi preferus se la mono estus uzata por strategio kiun mi juĝas pli bona. Mi preferus se Afrikanoj mem administrus/disponus la spezojn de sia buĝeto.

Sed tio ne ŝanĝas la rajton de UEA uzi ĝin laŭ sia nuna prefero. Pri tiu prefero decidas la kompetentaj instancoj en la organiza strukturo de UEA. Afrika Komisiono, Ghenerala Direktoro, Estraro kaj Komitato ludas sian rolon en tio.

Por bona kompreno mi aldonas ankorau jenajn vortojn:
Kreante la afrikan oficejon mi volis doni al ĝi gravan rolon. Ne nur plenumadon de taskoj elpensitaj en Eŭropo. Estis tempo ke ili solaj kaj memstaraj gvidu sian laboron. Por tion prepari mi laboris dum dek jaroj en tiu etoso. Por financa memstareco mi fondis Afrikan kapitalon, kies netuŝebla mono fine sufiĉu por kovri per la rento la kostojn de la afrika agado. Tiel ankaŭ finance ĝi estus memstara. Mi varbis kaj donis monon por tiu kapitalo celante ke afrika agado estu memstara ankaŭ post mia retiriĝo.

(Hans Bakker)

[fonto: Afrika Centro Esperantista, bulteno KONSCIU – emfazoj fare de HeKo]

[HeKo 334 6-A, 23 jul 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0315 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0436 s s 
  Total: 0.0751 s s