Esperanta Civito

La sorto de UEA dependas de oficista sindikatemo

La plano redukti la salajratan stabon de Universala Esperanto-Asocio, ellaborita de Mark Fettes kaj Martin Schäffer, ĝis nun trafis la opozicion de la bulleristoj ene de la UEA-Komitato, eĉ kun la perspektivo de propra kandidato por la Asocia prezido.

Sed la plej danĝera rifo por la sinkanta (admirala, sed ne admirata) ŝipo ne situas en tiu baloto, kvankam ĝi kondukas al la profundiĝo de grava interna fendo. 

La plej riska kolizio povas okazi kun la dungitaro. Se ili decidus rezisti kontraŭ la "saniga plano" de la eliranta estraro kaj de la nuna ĝenerala direktoro, kaj rifuzus la dissolvon de kontraktoj en amikeco, ekus sindikata konflikto kiu ĉesus nur ĉe tribunalo. Kaj surbaze de kompetentoj kaj tarifoj priskribitaj en la nunaj kontraktoj la maldungotoj sukcesus postuli multe pli ol la dek unu mil eŭrojn da adiaŭa mono kiujn Schäffer proponas. Tio kaŭzus grandiozan kreskon de la jam granda deficito, aldone al interna batalo kiu forte kompromitus la asocion.

La sorto de UEA efektive dependas de la bonvolemo de la maldungotoj. Se ili sekvos la rekomendojn de Buller kaj Rasiĉ, Fettes-Schäffer svingus la timon transiri de sorto al sensorteco. Eble ili alvenus ĝis la punkto deklari, ke UEA ne povas plu esti "klubo kvinmil": kvin mil naivuloj kiuj kotizas por vivteni dekon da intelektaj senlaboruloj -- kio ja estis malice dirita jam pasintjarcente. Al kio aliflanke oni povus respondi laŭ la tezo de László Szilvási: oni ne bezonas estraron kaj komitaton, nur Centran Oficejon. Kaj tiel pluv'... La skatolo de Pandoro momente havas ankoraŭ kovrilon.

(HeKo 707 7-A, 27 apr 19)

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0165 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0437 s s 
  Total: 0.0602 s s