Esperanta Civito

Ekis la 7a Eŭropa Esperanto-Kongreso


Hodiaŭ matene ekis la 7a Eŭropa Esperanto-Kongreso en Marburgo (Slovenio), al kiu aliĝis tricento da personoj el tridek du landoj: ducento ĉeestis la inaŭguron, sub la gvido de Seán Ó Riain, irlanda ambasadoro kaj prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio. Interalie li emfazis la novaĵon, iniciatitan de Slovakio kaj probable subtenota de la baldaŭa slovena laŭvica prezidumo, enskribi la lingvopolitikon en la tagordon de la ĉefministra konferenco de EU.

La publikon alparolis salute la urbaj aŭtoritatoj kaj, en nia lingvo, du EU-parlamentaninoj: la pola Margareta Handzlik kaj la slovena Ljudmila Novak. La slovenajn alparolojn laŭsekve tradukis c-ano Vinko Ošlak, iama senatano de la Esperanta Civito. La tri menciitoj prelegas hodiaŭ pri unu el la du kongrestemoj: "Interkultura dialogo kaj komunikado".

Pri la dua kongrestemo "Akvo" jam matene prelegis d-ro Endre Dudich, vicprezidinto de Hungara Esperanto-Asocio. La kongreson ĉeestas ankaŭ la prezidinto de HEA, c-ano d-ro György Nanovfszky, hungara ambasadoro. Pluraj partoprenantoj havas la esperantan civitanecon, interalie la korespondanto de "Heroldo de Esperanto", la sola internacia gazeto kiu sekvas la kongreslaborojn.

La aranĝo estas bone organizita fare de LKK gvidata de la EEU-sekretario, Zlatko Tišljar. Venis skribaj salutoj de kelkaj ambasadoroj (aparte interesa estis la mesaĝo de la itala ambasadoro en Litovio, Giulio Prigioni), sed mankis la saluto de UEA. Fakte, dum UEA-estrarano ĉeestis la SAT-kongreson ĵus finiĝintan en Parizo, neniu estrarano ĉeestas tiun de Eŭropa Esperanto-Unio.

[HeKo 335 1-A, 29 jul 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0160 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0383 s s 
  Total: 0.0543 s s